![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9c/Metasequoia_glyptostroboides_leviala.jpg/640px-Metasequoia_glyptostroboides_leviala.jpg&w=640&q=50)
Metasekvojo
specio de plantoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Metasekvojo (Metasequoia) estas genro el la familio de cipresacoj, kiu havas nur unu vivantan specion, la ĉinan metasekvojon (Metasequoia glyptostroboides). Oni komence trovis nur fosiliojn, kaj tiel kredis la genron formortinta.[1] Oni malkovris en 1947 la vivan specion en Ĉinio, en provincoj Siĉŭano kaj Hubejo; fakte, jam dum la Dua Mondmilito (inter 1941 kaj 1944) nekonata arbo estis observita kaj ĝiaj folioj kolektitaj sed nur en 1946 oni komprenis ke temis pri Metasekvojoj kaj nur en 1947 oni povis kontroli surloke.[2][3][4]
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Metasequoia glyptostroboides Hu & Cheng | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiuj arboj povas atingi alton ĝis 40 metroj kaj trunkan diametron ĝis 3 metroj. Ili estas unu el la malmultaj specioj de cipresacoj, kiuj perdas siajn foliojn dumvintre (aliaj estas la usona marĉa taksodio Taxodium distichum kaj la ĉina marĉa taksodio Glyptostrobus pensilis).
Ĝi estas multigebla per markoto.