kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Metano-sulfonata acido, hidrogena metano-sulfonato aŭ CH3SO2OH estas organika kombinaĵo, senkolora likvaĵo, kaj la plej simpla formulo el la alkilosulfonata acidoj, Saloj kaj esteroj de la metanosulfonata acido estas konataj kiel mezilatoj aŭ metanosulfonatoj. Ĝi estas higroskopa en ĝia koncentrita formo.
Metano-sulfonata acido | |||
Kemia strukturo de la Metano-sulfonata acido | |||
3D Kemia strukturo de la Metano-sulfonata acido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 75-75-2 | ||
ChemSpider kodo | 6155 | ||
PubChem-kodo | 6395 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Viskozeca, senodora kaj senkolora likvaĵo | ||
Molmaso | 96,1 g mol−1 | ||
Denseco | 1.48 g/cm3 | ||
Refrakta indico | 1,433 | ||
Fandopunkto | inter 17 kaj 19 °C (inter 63 kaj 66 ℉; inter 290 kaj 292 K) | ||
Bolpunkto | 167 °C (333 ℉; 440 K) sub 10 mmHg, 122 °C/1 mmHg | ||
Acideco (pKa) | -1,9 | ||
Merck Index |
| ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R21 R22 R34 R35 | ||
Sekureco | (S1/2) S26 S36 S37 S39 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H302, H312, H314, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P280, P303+361+353, P305+351+338, P310, P391 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Metanosulfonata acido povas konsideriĝi pera kombinaĵo inter sulfata acido (H2SO4) kaj metilsulfonilmetano [(H3C)2SO2], efike anstataŭanta iun OH− grupo per -CH3 grupo en ĉiu etapo. Ĉi-strukturo ne plu povas etendiĝi en ajnan direkton sen rompo de la grupo SO2. Metanosulfonata acido povas dissolvi vastan gamon da metalsaloj, multaj el ili signifoplene en pli altaj koncentriĝoj ol klorida acido aŭ sulfata acido.
Metanosulfonata acido uzatas kiel acida katalizilo en organikaj reakcioj ĉar ĝi estas nevolatila forta acido solvebla en solvebla en organikaj solvantoj. Metanosulfonata acido estas konvena por industriaj uzoj ĉar ĝi estas likva en meditemperaturo, dum la intime rilatita p-tolueno sulfonata acido estas solido. Tamen, en laboratoria medio, la PTSA estas pli konvena.
Metanosulfonata acido povas uzati en la generado de borano (BH3) reakciante metanosulfonatan acidon kun natria borohidrido (BH4) meze de senprotona solvanto tia kia kvarhidrofurano aŭ dumetila sulfido, la komplekso de BH3 kaj la solvanto estiĝas.
Metanosulfonata acido konsideratas aparte adekvata kiel apogo-elektrolito por elektrokemiaj aplikoj tiel, kiel amike vivmedia alternativo al aliaj acidaj elektrolitoj uzataj en surtavoligaj procezoj. Metanosulfonata acido same estas preferata elektrolito en zinko-ceria[1] kaj plumbo-acida (metanosulfonata) reŝarĝebla akumulatoro.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.