From Wikipedia, the free encyclopedia
La Messerschmitt Me 163 estis Germania raketmotora ĉasaviadilo dum la dua mondmilito. Ĝi estis planita por defendo de strategie gravaj konstruaĵoj. Ĝi havis enorman altiĝan povumon (9.150 m en 2,5 minutoj) kaj rapidon, tiel ĝi rapide povis ekbatali kun la ataka aviadilo.
Ĝi ofte kraŝis, havis mallongan flugdaŭron (ĉ. 10 minutoj) kaj oni produktis el ĝi relative malmulte.
La tipa uzo de la raketa aviadilo estis: lanĉo per helpaj glisiloj, batalo dum glisado, surteriĝo, hejmentiro.
La Me 163 planis kaj konstruigis Alexander Lippisch ekde 1941. La Me 163A atingis unuafoje la limon de 1000km/h la 2-an de oktobro de 1941. La tipo Me 163BV18 Komet VA+SP atingis la 6-an de julio 1944 la rapidon de 1130km/h, kun la sama piloto Heinrich Dittmar.
Kiel defenda ĉasaviadilo, Me-163 havis teknikajn problemojn speciale en motoro. Nur por kelkaj minutoj Me-163 povis flugi, tial Me-163 ne povis ataki grandajn bombaviadilojn kiel B-17 kaj Lancaster.
Messerschmitt Me 163B-1: | |
Mezuroj | Datenoj |
---|---|
Longo | 5,92 m |
Enverguro | 9,33 m |
Flugila surfaco | 18,50 m² |
Alto | 2,74 m |
Malpeza maso | 1.908 kg |
Flugmaso | 4.310 kg |
Propulsio | Walter HWK 109-509A-1 likvoraketa motoro kun 1.500 Kp-a ŝovforto en maralto resp. 1.700 kp en flugalto |
Maksimuam rapido | 1.002 km/h en alto de 9.150 m |
Supergrunda rapido | 170 km/h |
Altiĝa povumo | 81,6 m/s |
Flugdaŭro kun propulsio | ok minutoj |
Armiloj | du 30-mm-aj kanonoj, MK108 |
Skipo | unuviro |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.