La Boeing B-17 Flying Fortress (Fluganta fortreso)[1] estis bombaviadilo de Usono dum la Dua Mondmilito. La B-17 estas la plej konata bombaviadilo de la Usona aerarmeo en la Dua Mondmilito. Ĝi estas konata pro tio, ke ĝi eĉ spite al gravaj damaĝoj povis hejmenflugi.

Rapidaj faktoj
Boeing B-17 Flying Fortress
Thumb
Tipo:Bombaviadilo
Fabrikanto:Boeing
Unua flugo:28-an de julio 1935
Enkonduko:29-an de aprilo 1938
Produktperiodo:1936-1945
Produktkvanto:12,731
vdr
Fermi
Thumb
Boeing B-17F
Thumb
B-17 ĉe atako en Eŭropo

Historio

La prototipo (modelo 299) flugis unuafoje la 28-an de julio 1935 kaj kraŝis pro eraro de la piloto. Laŭ modifoj por la armeo, la prototipo Y1 B-17 flugis en januaro de 1937. La unua serie produktita aviadilo estis liverita por la usona aerarmeo la 20-an de oktobro 1939 (B-17B). Ĝi havis la motoron de kvar Wright R-1820-51 (stelmotoro) kun ĉevalpovo de 1.000. Oni produktis pluajn 38 maŝinojn.

En 1940 ekflugis B-17C (1200 ĈP), en 1941 B-17E (atingopovo 5300 km sen ŝarĝo), en 1942 B-17F (atingopovo de 7.110 km sen ŝarĝo, nova naza parto; kapacito de 4,7 tunoj da bomboj), en 1943 B-17G. La Boeing produktis entute 12.731 B-17-aviadilojn.

Gravaj bombardoj per tiu tipo

Specifaĵo

Pliaj informoj Mezuro, Datenoj ...
Boeing B-17G
Mezuro Datenoj
Longo   22,80 m
Alto   5,85 m
Enverguro   31,63 m
Flugila surfaco   141,90 m²
Malplena maso   14.855 kg
Starta maso (maks)   29.700 kg
Motoro    4 * Wright R-1820-97 Cyclone naŭcilindraj stelmotoroj po 1.200 ĈP ĉe 2300 U/min
Maksimuma rapido   485 km/h
Flugrapido   296 km/h
Maksimuma atingopovo   6.034 km sen bomboj
Atingopovo   2897 km kun normala ŝarĝo, 1.760 km kun maksimuma ŝarĝo
Maksimuma flugalto   11.920 m
Skipo   6-10
Armiloj   13 * Browning maŝinfusiloj (12,7 mm), maksimume 5.800 kg da bomboj (norma ŝarĝo = 2.724 kg)
Fermi

Notoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.