internacia organizaĵo de inteligenteguloj From Wikipedia, the free encyclopedia
Mensa estas internacia klubo fondita en Oksfordo en 1946, kiu celas renkontigi la inteligentulojn ĉiunivelajn. Por membriĝi nur necesas atingi poentaron en la supra 2% de psikologia testo de intelekta kvociento.
Mensa | ||
---|---|---|
societo de inteligenteguloj asocio internacia ne-registara organizaĵo | ||
Komenco | 1-a de oktobro 1946 vd | |
Sidejo | Caythorpe, Lincolnshire, Unuiĝinta Reĝlando | |
Fondinto(j) | Lancelot Ware • Roland Berrill vd | |
Filioj | Mensa Österreich (en) Italian Mensa (en) Mensa Mexico (en) Mensa Spain (en) Mensa Sweden (en) Mensa in Deutschland (en) Mensa Finland (en) Mensa France Mensa Czechia (en) American Mensa (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
En Mensa renkontiĝas bril-spiritaj homoj por interagi plene kaj libere konversacii sur bazo de egaleco kaj reciproka interkompreniĝo. Tute demokratie, Mensa estas malfermata al homoj el ĉiu lando, socia origino, aĝo, klereco, kredo, pensmaniero, kulturo, raso, vivmaniero, profesio, ktp.
Mensa estas neŭtrala opinie, krede kaj politike. Estas 140 000 mensanoj en pli ol 100 landoj, kiuj opinias kaj kredas libere kaj diverse, kiuj helpas unu la alian dum vojaĝoj (orientado kaj gastigado) kaj ebligas internacian amikecon. Se ne ekzistas landa asocio, eblas individue aliĝi al Mensa.
Esperanto estas uzata en Mensa. Iuj parolantoj de Esperanto formis klubon sub la nomo Espermenso[1]. En 2020 renaskiĝis Espermenso, kiel privata grupo en Fejsbuko por membroj de Mensa kaj UEA, kaj simpatiantoj, kaj en 2021 aperis kanalo kaj grupo en Telegram.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.