![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/86/Megatherum_DB.jpg/640px-Megatherum_DB.jpg&w=640&q=50)
Megatherium
From Wikipedia, the free encyclopedia
Megatherium (el la greka mega [μέγας], signife "granda", kaj therion [θηρίον], "besto", el kio en Esperanto megaterio) estis genro de elefant-grandaj sugrundaj bradipuloj endemiaj de Sudameriko, foje nomitaj la giganta grundobradipo, kiu vivis el komenca Plioceno[1] tra la fino de la Pleistoceno.[2] Nur kelkaj malmultaj aliaj termamuloj egalis aŭ superis la megaterion laŭgrande, kiel ekzemple la grandaj Rostruloj (ekz., elefantoj) kaj la giganta rinocero Paraceratherium. La Megatherium estis por la unua fojo malkovrita en 1788 sur bordo de la rivero Luján en Argentino, la holotipa specimeno estis poste enŝipigita al Hispanio la venontan jaron kie ĝi altiris la atenton de la fama paleontologo Georges Cuvier, kiu estis la unua kiu determinis, ke la megaterio estas bradipulo.[3] Tiu specimeno estas konservita en la Muzeo de Naturaj Sciencoj de Madrido. Ĝi estis remuntita de la muzea laboristo Juan Bautista Bru, kiu ankaŭ desegnis la skeleton kaj kelkajn unuopajn ostojn.[4]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ee/Madrid_MNCN-Megatherium_americanum2.jpg/640px-Madrid_MNCN-Megatherium_americanum2.jpg)
![שחזור של המגתריום](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/86/Megatherum_DB.jpg/640px-Megatherum_DB.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/15/Megatherium_range_map.svg/640px-Megatherium_range_map.svg.png)
Post la origina malkovro, nombraj aliaj fosilioj de Megatherium estis malkovrita tra Sudameriko, en Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kolombio (Quipile, Kundinamarko),[5][6] Gujano, Paragvajo, Peruo kaj Urugvajo.[2] Novaj specioj en la genro Megatherium, M. urbinai kaj M. celendinense, estis priskribitaj en 2004 kaj 2006 respektive.[7] M. celedinense estis nomita laŭ Celendin, Departemento Kaĥamarkio en la Peruaj Andoj.[8]