From Wikipedia, the free encyclopedia
En zoologio pri surteraj bestoj, la termino megafaŭno (bestegaro, de la antikva greka megas "granda" + plus la latina fauna "besto") referencas al "gigantaj", "tre grandaj" aŭ "grandaj" bestoj. La termino estas speciale asocia en la nuntempa scienca literaturo al la megafaŭno de la malfrua Pleistoceno kaj al Holoceno kiu estis formortinta en procezo konata kiel amasa formorto de la Kvaternaro[1][2] ekde antaŭ 50 000 jaroj ĝis la aktualo. Tial la termino inkludas la grandajn aŭ gigantajn animalojn kiuj estas konsiderataj arketipaj de la lasta glaciepoko kiel por ekzemplo la mamutoj en la norda hemisfero kaj la gliptodontoj en Sudameriko.[3] La sojlo plej ofte uzata por inkludi taksonon en la termino "megafaŭno" estas de 44 kilogramoj[4][5] aŭ 100 kilogramoj.[5][6] Tial tio inkludas multajn speciojn kiuj ne estas populare konsiderataj kiel speciale grandaj, kiel la blankavosta cervo kaj la ruĝa kanguruo, eĉ la homojn, kvankam oni uzas ankaŭ kriterion pli limigitan aplikatan al tiuj animaloj kies masi superas unu tunon (unu miliono de gramoj aŭ megagramo).[7]
En la praktiko, ofta uzado trovita en la akademiaj kaj disvastigaj verkoj referencas al surteraj animaloj pli grandaj ol homo kaj kiu ne estas aldomigitaj. Ĝi estas uzata ankaŭ por referenci al naturaj animaloj plej grandaj, speciale elefantoj, ĝirafoj, hipopotamoj, rinoceroj, alkoj, kondoroj ktp. La megafaŭno povas esti subkategoriigita per sia loko en la manĝoĉeno en megaherbovoruloj (por ekz. cervoj), megakarnovoruloj (leonoj), kaj pli rare, megaĉiomanĝantoj (ursoj).
La termino estas aplikata ankaŭ al animaloj (kutime formortintaj) ege grandaj, parencoj de tipo de animalo pli ofta aŭ supervivanta, por ekzemplo la libeloj de 1 metro de enverguro de la periodo Karbonio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.