Medaliono (france médaillon) estas rondo- aŭ oval-forma kadro (ofte farita el stuko) kiu enhavas plastikan aŭ pentrartan ornamaĵon de fasado, interno, meblo aŭ ekiparo.
En Unuiĝinta Reĝlando en la 19a jarcento, tiu estis populara formo de dekorado en la Novklasika arkitekturo. La kadro kaj la portreto estis ĉizita kiel tutaĵo, el marmoro por internoj, kaj el ŝtono por eksteraj muroj.
La termino utilas ankaŭ kiel nomo de sceno interne de pli granda vitralo.
Laŭ Francisko Azorín medaliono estas Bareliefo ĉirkaŭita per ronda aŭ ovala kadro. Ronda juvelo en kiu oni metas miniaturon, rememoraĵon.[1] Li indikas etimologion el la latina medalia (medalo), pligrandiga formo. [2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.