Mecseknádasd [meĉeknAdasd], germane (Bischof)nadasch estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad. Ĝis 1950 la lokonomo estis Püspöknádasd.
Bazaj informoj
- Areo: 36 km²
- Loĝantaro: 1660
- Poŝtkodo: 7695
- Telefonprefikso: 72
Situo
Mecseknádasd situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Pécs.
Historio
La vilaĝo estis loĝata dum regado de Stefano la 1-a (Hungario). Post la turkoj germanoj refondis la vilaĝon. Iliaj posteuloj parte estis deportitaj al Germanio post la 2-a mondmilito.
Vidindaĵoj
- palaco de episkopo
- malnova germana loĝdomo
- katolika preĝejo
- Kapelo Stefano la 1-a (Mecseknádasd) kaj aliaj kapeloj
- elvidturo
Komunumoj Nádasd en Hungara Reĝlando
En la nomo oni rekonas la vorto nád (=kano), pri kio oni nomumis komunumojn. Pro la tutlanda poŝta servo oni distingis ilin: Abaújnádasd, Árvanádasd, Csallóköznádasd, Egyházasnádas, Szepesnádasd, nun en Slovakio, Fraknónádasd nun en Aŭstrio, Borsodnádasd kaj Tornanádaska en Borsod-Abaúj-Zemplén, Mecseknádasd en Baranya, Nádasdladány en Fejér, Nádasd en Vas (Hungario), Alsónádasd, Felsőnádasd, Görgénynádas, Hadadnádasd, Nádasdia, Nádaspapfalva, Szilágynádasd nun en Rumanio.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.