Mecano (grupo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mecano estis grupo hispana de pop-muziko aktiva el 1981 al 1992, periodo al kiu sumeblas ekreapero en 1998 kiu daŭris apenaŭ ok monatojn el la eldono de duobla disko rekolekta kiu inkludis sep novajn kantojn registritajn por tiu okazo. La grupo estis komponita de Ana Torroja kaj la fratoj Nacho Cano kaj José María Cano. Ekster la grupo, formis parton eventualan de la bando, tiom por studiaj okazoj kiom por koncertoj, grandaj muzikistoj kiaj Arturo Terriza, Manolo Aguilar, Nacho Mañó, Javier Quílez kaj tamburistoj Ángel Celada kaj Óscar Astruga.
Mecano vendis pli da 25 milionojn de diskoj tutmonde, atingante sukceson en landoj kiaj Hispanio, Meksiko, Kolombio, Francio, Italio, Venezuelo, Puerto Rico kaj Ĉilio. Ĝi estis konsiderata unu de la grupoj plej gravaj kaj influaj de la historio de la pop- kaj rok-muziko en hispana, tiele ke ties koncertoj estis gravegaj eventoj de la muzika historio hispana.
Danke al adaptoj de kelkaj kantoj al aliaj lingvoj for de la hispana ili akiris grandan sukceson ĉe landoj nehispanparolantoj kiaj Italio kaj Francio, ĉefe ĉe francparolantaj landoj de Eŭropo kie la franca versio de la kanto «Mujer contra mujer» (Virino kontraŭ virino) estis la numero unua en la franclingvaj listoj de grandaj sukcesoj.
En Hispanio la plej konata kanto iĝis "Hoy no me puedo levantar" (Hodiaŭ mi ne kapablas ellitiĝi).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.