From Wikipedia, the free encyclopedia
La Maŭzoleo de Halikarnaso estis unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. La konstruaĵo estis maŭzoleo de Maŭzolo, tirano de la sudokcident-anatolia Kario. Ĝin konstruigis inter -353 kaj 351 a.K. fratino kaj vidvino de Maŭsolo en Halikarnaso. Ĝin planis Putheos, la ornamajn statuojn skulptis grekaj famaj skulptistoj: Skopas, Bruaksis, Leokhares kaj Timotheos.
Maŭzoleo de Halikarnaso | |||
---|---|---|---|
Μαυσωλεῖον της Ἁλικαρνασσοῦ | |||
Mirindaĵo de la Antikva Mondo ruino muzeo Ancient Greek archaeological site (en) maŭzoleo pereinta konstruaĵo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | klasika arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Satyros of Paros • Pythius of Priene vd | ||
Estiĝo | -351 | ||
Lando | Turkio vd | ||
Situo | Bodrum | ||
Situo | |||
Geografia situo | 37° 2′ 17″ N, 27° 25′ 27″ O (mapo)37.03794227.424097 | ||
| |||
Parto de | Sep mirindaĵoj de la antikva mondo vd | ||
Posedata de | Artaĥŝaŝt la 3-a vd | ||
Laŭ Plinio la pli maljuna, la fundo de la konstruaĵo estis kvadratforma kun perimetro de 125 m. Ĝin limis 36 kolonoj, sur la pinto staris 24-ŝtupa piramido, kiun ornamis supre marmora, kvarĉevala batalĉaro.
Plimulto de statuoj de la Maŭzoleo estas rezervitaj en la British Museum. Inter ili troviĝas frizo prezentanta batalon de grekoj kaj amazonoj.
La Maŭzoleo detruiĝis pro tertremo inter la 11-a kaj 15-a jc.
Ĝi troviĝas en Bodrum, Turkio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.