Maëna Volant
franca esperantisto, biologo, instruisto kaj socia aktivulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Maëna Volant estis franca esperantistino, eksa studentino pri biologio kaj pedagogio, socia kaj ekologia aktivulino, kiu pereis en aviadila akcidento en julio 2014. Aktiva en Esperantujo ŝi interalie estis kiel komitatano (estrarano) de JEFO,[1] la franca landa sekcio de TEJO. Kreskiĝinte en Dolo, francia komunumo de la departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio, ŝi post la mezlernejo dum tri jaroj studis biologion en la universitato de Rennes kaj licenciĝis pri tiu fako. Poste ŝi en oktobro 2011 decidis fari universitatan paŭzon kaj vojaĝi al Burkino por instrui al junaj infanoj dum dekmonata restado,[2] kaj post la hejmenveno al Eŭropo ŝi plutenis regulan kontakton al la afrika lando. En aŭtuno 2012 ŝi alvenis en Caen, kaj prenis laborpostenon en lerneja centro kiu helpas infanojn en lerneja malsukceso. Ŝi decidis magistriĝi pri pedagogio en la Kolegio de la instruado kaj edukado (ESPE) de Caen kaj ricevis sian diplomon en septembro 2013. Ekde sia alveno en Caen ŝi aktivis en la loka civitana asocio L'Humanivelle, kaj ekologie kaj socie engaĝita, kaj en 2013 iĝis ties kunprezidanto. Krome ŝi ankaŭ tre aktivis en loka ekologia iniciato de la areo de Chemin-Vert ("verda vojo") de Caen, nomata "KAPS".[3]
Maëna Volant | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de marto 1990 (1990-03-06) en Le Mans |
Morto | 24-an de julio 2014 (2014-07-24) (24-jaraĝa) en Malio |
Mortokialo | Aviadila kraŝo ![]() |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | vidu tekste |