Maurice Druon
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maurice DRUON (naskiĝis la 23-an de aprilo 1918; mortis la 14-an de aprilo 2009[1]) estis franca romanverkisto, historiisto kaj membro de la Franca Akademio.
Li naskiĝis en Parizo. Li estas la nevo de la verkisto Joseph Kessel, kun kiu li redaktis la faman Chant des Partisans (la himno de la franca rezisto dum la Dua mondmilito).
En 1948, li ricevis la premion Goncourt pro sia romano titolita Les grandes familles ("La grandaj familioj"). Je la 8-a de decembro 1966, li estis balotelektita por fariĝi la nova 30-a sidanto de la Franca Akademio (post la morto de Georges Duhamel), ĉefe pro siaj klerulaj verkoj.
Post la demisio de Jean Mistler, li estis elektita kiel dumviva sekretario de la Franca Akademio (de la 7a de novembro 1985 ĝis oktobro 1999, kiam li demisiis). Siavice sinjorino Hélène Carrère d'Encausse estis elektita kiel dumviva sekretario de la Franca Akademio en la 25a de oktobro ĝis sia forpaso en la 5a de aŭgusto de 2023.
Sed Druon estas pli famkonata pro serio da historiaj romanoj, kiujn li redaktis dum la 1950-aj jaroj kaj titolis Les Rois Maudits ("La Malbenitaj Reĝoj"), pri la reĝadoj de Filipo la Bela kaj de la idoj de tiu ĉi.
Maurice Druon estis franca ministro pri kulturo en 1973 kaj 1974, kiam Pierre Messmer estis ĉefministro. Li pli poste fariĝis deputito de Parizo ekde 1978 ĝis 1981.