jezuita misiisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Matteo RICCI, S.J. (itallingva prononco: [matˈtɛːo ˈrittʃi]; en latino: Mattheus Riccius Maceratensis; 6a de Oktobro 1552 – 11a de Majo 1610), estis itala jezuita pastro kaj unu el la fondaj figuroj de la Jezuita misio en Ĉinujo. Lia mapo de 1602 de la mondo en ĉinaj karaktroj enkondukis la trovitaĵojn de la esplorado fare de eŭropanoj en Orienta Azio. Li estas konsiderata "Servisto de Dio" en Romkatolikismo.
Matteo Ricci | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1552 en Maĉerato, Papa Ŝtato | |
Morto | 11-an de majo 1610 (57-jaraĝa) en Pekino, Dinastio Ming | |
Tombo | tombejo Ĵalan en Pekino 39.930161 °N, 116.3399 °O (mapo) vd | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | latina • filipina • itala • ĉina vd | |
Ŝtataneco | Papa Ŝtato vd | |
Alma mater | Roma Kolegio (1569–1577) Universitato de Romo "La Sapienza" - juro (1568–1569) Jesuit College (en) (1561–1568) vd | |
Profesio | ||
Okupo | esploristo presbitero matematikisto misiisto kartografo tradukisto ĉinologo vd | |
Aktiva en | Koimbro • Saint Paul's College, Goa vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Kunyu Wanguo Quantu vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ricci alvenis al la portugala setlejo Makao en 1582 kie li komencis sian misian laboron en Ĉinio. Li iĝis la unua eŭropano kiu eniris en la Malpermesita Urbo de Pekino en 1601 kiam li estis invitita de la imperiestro Ŭan Li, kiu serĉis fakulajn servojn en aferoj kiel kortega astronomio kaj kalendara scienco. Li konvertis kelkajn elstarajn ĉinajn funkciulojn al katolikismo, kiel ekzemple lia kolego Xu Guangqi, kiu helpis traduki la verkon de Eŭklido nome Elementoj en ĉina same kiel la Klasikaĵoj de Konfuceo en Latino por la unua fojo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.