![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/93/Steve_Sabella_Mathaf.jpg/640px-Steve_Sabella_Mathaf.jpg&w=640&q=50)
Mathaf: Araba Muzeo de Moderna Arto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mathaf: Araba Muzeo de Moderna Arto (arabe متحف : المتحف العربي للفن الحديث) en Doha proponas araban perspektivon pri la moderna kaj nuntempa arto kaj apogas kreivon, antaŭenigas dialogon kaj inspiras novajn ideojn. Ĝi ekestis en 2010 kaj estas konsiderita esti inter la plej gravaj kulturaj allogaĵoj de Kataro.[1] Mathaf (متحف en la araba) tradukeblas kiel "muzeo"[2]. En 2014 ĝi jam arigis pli ol 9000 artverkojn kiuj ofertas maloftan superrigardon pri la moderna araba arto. Ĝi povus esti unu el la plej grandaj kolektoj de arab-produktitaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj en la mondo[3].
Rapidaj faktoj
Mathaf | |||
---|---|---|---|
![]() Verko de Steve Sabella ekspoziciita en Mathaf en 2012 | |||
arta muzeo arkitektura strukturo ![]() | |||
Lando | ![]() | ||
Situo | Doho | ||
Urbo | Rajan | ||
Estiĝo | 2010 | ||
Malfermo | 2010 | ||
Koordinatoj | 25° 18′ 38″ N, 51° 25′ 11″ O (mapo)25.31055651.419722 | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.mathaf.org.qa/ | ||
Fermi