From Wikipedia, the free encyclopedia
La Mastturo KVLY-TV (antaŭe mastturo KTHI-TV) estas elsendomasto situanta en Blanchard, distrikto Trail, Norda Dakoto, Usono, kaj altas je 2 063 futoj (629 metroj ). La masto estas uzata de KVLY-TV- stacio de Fargo kaj de Kanalo 11. La konstruaĵo estis finkonstruita dum 1963, kaj estis la plej alta konstruaĵo en la mondo ĝis la finkonstruo de la Varsovia radioanteno je 1974 . La kraŝo de la anteno en 1991, reestigis al ĝi la titolon denove, kaj ĝi tenis ĝin ĝis Burĝ Ĥalifa kaptis la titolon en 2008 . Aktuale je 2020 ĝi restas la kvara plej alta strukturo en la mondo (kun la Turo Ĉiela Arbo en Tokio kaj la Ŝanhaja Turo); same kiel la plej alta strukturo en la Okcidenta Hemisfero; same kiel la plej alta dissenda masto en la mondo.
Mastturo KVLY-TV | |||
---|---|---|---|
guyed mast (en) lattice tower (en) Sendoturo | |||
Estiĝo | 13-a de aŭgusto 1963 | ||
Malfermo | 13-a de aŭgusto 1963 | ||
Lando | Usono vd | ||
Situo | Blanchard | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 20′ 32″ N, 97° 17′ 21″ U (mapo)47.342222222222-97.289166666667 | ||
| |||
Posedata de | Hoak Media Corporation vd | ||
La turo estis konstruita dum proksimume tridek tagojn, je kosto de proksimume $ 500 000 (ĉirkaŭ $ 4,18 milionoj en la hodiaŭaj valoroj). La konstruado estis finita la 13-an de aŭgusto 1963.
Kiam la masto estis konstruita, la legadsignaloj de la relevidstacio por kiu ĝi estis konstruita estis ŝanĝitaj al KTHI, kie la "HI" rilatas al la alteco de la masto. La pinto povas esti atingita per dupersona servolifto aŭ ŝtupetaro .
La turo konsistas el du partoj: krada turo 1 950 futojn (590 metroj) alta; la totala alteco de la du kune estas 2 063 futoj (629 metroj). La maso de la anteno estas 9 000 funtoj (4 100 kilogramoj), la maso de la krada turo staras je 855 500 funtoj (388 000 kilogramoj), donante totalan mason de 864 500 funtoj (392 100 kilogramoj). La strukturo kovras ĉirkaŭ 160 akreojn (0,65 kvadrataj kilometroj) kune kun siaj fiksaj ankroj. Ĝia meza alteco super marnivelo estas 3 038 futoj (926 metroj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.