Masivo Canigou
From Wikipedia, the free encyclopedia
Masivo Canigou[1] estas masivo de francaj Pireneoj en departemento Pyrénées-Orientales. Ĝi kulminas je 2 784 metroj per pic du Canigou.
Masivo Canigou | ||||||
montaro | ||||||
montarmasivo • Natura 2000 protected area | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Oficiala nomo: Massif du canigou | ||||||
Lando | Francio | |||||
Regiono | Languedoc-Roussillon | |||||
Departemento | Pyrénées-Orientales | |||||
Montaro | Pireneoj | |||||
Koordinatoj | 42° 31′ 08″ N 2° 27′ 24″ O (mapo) | |||||
Alteco | 2 784 (Pic du Canigou) m | |||||
Loĝantaro | loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj | |||||
Geografia lokigo sur la mapo : Pyrénées-Orientales
Geografia lokigo sur la mapo : Francio
| ||||||
Vikimedia Komunejo: Massif du Canigó | ||||||
Masivo Canigou estas la plej vasta pirenea masivo la plej proksima al Mediteraneo. Videbla de tuta Katalunio kaj kelkfoje de Marsejlo, ĝia impona ĉeesto estas simbolo por katalunoj kaj ĝis la 19-a jc, ĝi lasis kredi ke ĝi estis kulmina punkto de Pireneoj. Ĝi apartigas la du historiajn kataluniajn regionojn Conflent kaj Vallespir, ĝiaj orientaj spronoj konsistigas regionon Aspres.
Ĝiaj flankoj estis loĝataj ekde prahistorio. Paŝtigado, ekspluatado de minoj (aparte de fero, nun forlasita) kaj fontbanado estas miljaraj aktivecoj de loĝantoj de Canigou.
Granda varieco de pejzaĝoj, aliro sufiĉe facila, ĝiaj kulturaj lokoj kaj ĝia dolĉa klimato igas ĝin turisma regiono ŝatata de marŝantoj aŭ montbiciklantoj. Multaj padoj estas aranĝitaj. De julio 2012, la loko ricevis la oficialan markon Grand site de France[2].