Masaryk-Universitato
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Masaryk-Universitato estas la dua plej granda universitato en Ĉeĥio (unua estas la Universitato de Karolo en Prago). Ĝi estis fondita en 1919, situas en Brno kaj havas naŭ fakultatojn, pli ol du cent katedrojn, 2.137 pedagogojn kaj pli ol 40.000 studentojn. Ĝi estas nomita laŭ Tomáš Garrigue Masaryk, la unua prezidento de Ĉeĥoslovakio, kiu jam en la tempo de Aŭstrio-Hungario batalis por ĝia fondiĝo. Pro politikaj kialoj inter la jaroj 1960 kaj 1990 ĝi portis la nomon de Jan Evangelista Purkyně, ĉeĥa fiziologo. Rektoro estas ekde la jaro 2019 neŭrologo Martin Bareš.[1]
Rapidaj faktoj Informoj, fondodato ...
Fermi
La fontoj de ĉi tiu artikolo ne sufiĉas. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Marto 2015) Komento: Legindaj artikoloj estu faktaj kaj citu fontojn, aliokaze povas esti mallegindigitaj |