masakro de nemilitistoj en Buĉa, Ukrainio en 2022 From Wikipedia, the free encyclopedia
La Masakro en Buĉa (ukraine Бучанська різанина) estas masakro de civiluloj, akompanata de kazoj de rabado, kidnapo kaj torturo[1][2][3], farita en marto 2022 en la urbo Buĉa kaj ties ĉirkaŭaĵo, en teritorioj kontrolita de rusiaj trupoj[4] dum la invado de Ukrainio. La okazaĵoj prezentas signojn de militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homeco, en kiuj la soldatoj de la Rusiaj Armitaj Fortoj estas akuzitaj[5][6][7].
La 25-an de februaro 2022, la unuaj kolizioj inter ukrainaj trupoj kaj rusiaj specialaj trupoj okazis en Buĉa[5]. De la 5-a de marto ĝis la 31-a de marto, Buĉa estis sub la kontrolado de rusiaj soldatoj, kiuj kreis malantaŭbazon en la urbo por atako al Irpin (la grandurbo por kiu la bataloj daŭris dum marto) [5][8]. Post kiam la ukrainiaj trupoj eniris Buĉa-on la 1-an de aprilo, la monda amaskomunikilaro[9][10][11] komencis publikigi foto- kaj videpruvojn de la mortigoj de civiluloj[12], pri kiuj la ukrainiaj aŭtoritatoj akuzis la rusian militistaron. Post la foriro de rusiaj trupoj, pli ol 30 kadavroj de homoj en civilaj vestaĵoj estis trovitaj sur la stratoj de la urbo, en la kelo de la infana tendaro kaj en la kortoj de domoj[5]. Pliaj 67 korpoj estis elfositaj de la amastombo proksime de la preĝejo de Sankta Andreo la Unua-Vokita [21][22]. Ekento montris, ke 40 el ili estis civiluloj[13] kaj ke kelkaj dekoj da homoj mortis pro artilerio aŭ tankatakoj uzantaj kontraŭpersonajn obusojn plenigitajn je metalaj sagetoj[14]. Laŭ la ukrainiaj aŭtoritatoj, post la retiro de rusiaj soldatoj el Buĉa kaj aliaj setlejoj en la najbareco de Kievo, pli ol 1000 korpoj estis trovitaj[15][16][17]. Ĝis la 9-a de aprilo, la Oficejo de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj dokumentis ĉirkaŭ 50 mortigojn de civiluloj en Buĉa, inkluzive kiel rezulto de amasaj ekzekutoj[18].
La murdoj en Buĉa estis kondamnitaj de aktivuloj, politikistoj kaj kulturfamuloj de Rusio, Ukrainio kaj tutmonde[19][20]. Prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij kaj kelkaj eŭropaj politikistoj priskribis tion, kio okazis kiel genocido de la ukrainia popolo fare de Rusio[21][22][23].
Reprezentantoj de la internacia humanitara organizo Human Rights Watch deklaris la okazaĵon kiel ebla krimo kontraŭ la homaro, kaj rimarkigis ke tro fruas por nomi la okazaĵon "genocido"[24]. Ĝenerala sekretario de Amnestio Internacia Agnès Callamard deklaris, ke raportoj de Buĉa malkaŝas "pli larĝan ŝablonon de militkrimoj" faritaj de la rusia armeo kaj ke ili devus esti esploritaj[25].
Rusio deklaris ke ĝia armeo ne estis implikita en la mortoj de civiluloj kaj akuzis la ukrainian flankon je fabrikado de multaj indicoj (inkluzive de fotografiaj kaj videomaterialoj, atestulaj rakontoj kaj ĵurnalismaj enketoj). Laŭ multaj mondaj amaskomunikiloj, politikistoj kaj fakuloj, la deklaroj faritaj de Rusio post apero de raportoj pri la masakro en Buĉa estas propagando[26][27] kaj misinformado[28][29], kaj la argumentoj cititaj de la rusia flanko ne estas kredindaj[30][31][32].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.