From Wikipedia, the free encyclopedia
Marşandiz estas stacidomo sur suburba linio "Başkentray" en Ankaro, Turkio. Ĝi estas lokita apud ranĝadstacio "Marşandiz" kaj ĉefe priservas fervojistojn kiuj laboras tie. En Julio 2016, la stacidomo estis fermita kaj sekve malkonstruita kaj rekonstruita kiel parto de rehabilita projekto de Başkentray. La nova stacidomo estis relokita 200 m orienten kaj ĝi estis malfermita la 12-an de aprilo 2018.[1] Stacidomo Marşandiz ankaŭ priservos pasaĝerojn de stacidomo "Motor Fabrikası", kiu fermis en 2016, pro kio la relokiĝo orienten. Antaŭ 2016, la stacidomo havis elirejon al Bulvardo Anadolu, kiu trairis la trakojn sur nord-suda akso. la nova stacidomo ne plu havos aliron al la Bulvardo kaj anstataŭe havos elirejojn al Avenuo Güvercinlik kaj Vojo Güvercin.
MARŞANDİZ | |||
---|---|---|---|
La stacio en 2013 antaŭ rekonstruo | |||
fervoja stacidomo • stacio sur tera surfaco | |||
Situo | |||
Lando | Turkio | ||
Loko | Etimesgut/Ankaro | ||
Geografia situo | 39° 56′ 3″ N, 32° 46′ 42″ O (mapo)39.934232.7783 | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 5 | ||
Kajoj | 1 insula | ||
Historio | |||
Malfermo | 1944 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Trafikanto | TCDD | ||
Linio |
| ||
Stacidomo Marşandiz estis malfermita en 1944 fare de TCDD, kune kun la ranĝadstacio.[2]
Ĉirkaŭ la 6:30 matene (0330 UTC) la 13-an de decembro 2018, mortiga kolizio inter pasaĝera trajno kaj lokomotivo okazis en la stacidomo. Naŭ homoj estis mortigitaj kaj 47 vunditaj.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.