Maryāda Rāmanna
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maryāda Rāmanna (telugue మర్యాద రామన్న) estas barata telugua agadfilmo kaj komedia dramo de 2010 ko-skribita kaj reĝisorita fare de de S. S. Rajamouli. La filmon produktis Shobu Yarlagadda kaj Prasad Devineni sub Arka Media Works. La kinosteloj Sunil, Saloni kaj Nagineedu aktorumis en la filmo. Ĝi havas muzikon komponita de M. M. Keeravani kun kinematografio kaj redaktado elfarita de Rami Prasad kaj Kotagiri Venkateswara Rao, respektive.
Maryāda Rāmanna | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | భళి భళి భళిరా భళి రాజమౌళి |
Produktadlando | ![]() |
Originala lingvo | telugua lingvo |
Kina aperdato | 23-a de julio 2010 |
Daŭro | 125 minutoj |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Ram Prasad |
Buĝeto | 12–14 kroroj ₹ (2,6–3,1 milionoj USD)[1][2] |
Reĝisoro(j) | S. S. Rajamouli S. S. Kanchi (dialogoj) |
Produktisto(j) | Shobu Yarlagadda |
Scenaro | S. S. Rajamouli |
Laŭ la verko de | Our Hospitality de Buster Keaton |
Filmita en | ![]() |
Loko de rakonto | Andra-Pradeŝo |
Muziko de | M. M. Keeravani |
Ĉefrolantoj |
|
Produktinta firmao | Arka Media Works |
Distribuo | Arka Media Works |
Kiam Rajamouli rigardis la komedian filmon Balagalittu Olage Baa de S. Narayan, li ŝatis ĝin multege kaj deziris al re-rakonti la saman rakonton laŭ sia propra maniero.[3] Li provis kontakti la originalajn kreintojn sed eltrovis, ke la originalaj verkistoj de la filmo estis delonge mortintoj kaj ke la kopirajto de la filmo eks-validiĝis ĉar ĝi aĝis pli ol 75 jaroj (kalkulitaj ekde publikiĝo).[4] S. S. Kanchi kaj Rajamouli adaptis la rakonton uzante lokojn de Rayalaseema, koncentrante sur la samtempaj perforto kaj gastemo kiu kunekzistis en la regiono.[3][5][6]
Publikigita la 23-an de julio 2010, la filmo komencis kun favoraj taksoj de kritikistoj. Farita kun buĝeto de 12–14 kroroj ₹ (2,6–3,1 milionoj USD), la filmo estis komerce sukcesa, kolektante malnetan enspezon de pli ol ₹29 kroroj (6,35 milionoj USD).[noto 1] Ĝi iĝis unu el la plej enspezantaj teluguaj filmoj de 2010.[2][8][9] Ĝi ricevis kvar premiojn Nandi, inkluzive kiel plej bona populara longa filmo.
Ĝi estis refarita en diversaj lingvoj, nome Maryade Ramanna (2011) en la kanara, Faande Poriya Boga Kaande Re (2011) en la bengala, Son of Sardaar (2012) en la hindia, Vallavanukku Pullum Aayudham (2014) en la tamila kaj Ivan Maryadaraman (2015) en la malajala.