![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b9/Marvel_Logo.svg/langeo-640px-Marvel_Logo.svg.png&w=640&q=50)
Marvel Comics
From Wikipedia, the free encyclopedia
Marvel Worldwide, Inc., plej konata kiel Marvel Comics, estas eldonejo de usonaj komiksoj kiu publikigas emblemajn rolulojn de la superheroa ĝenro.
Rapidaj faktoj comic publishing company • eldonejo vd, Lando ...
Marvel Worldwide, Inc. | ||
---|---|---|
Marvel Worldwide, Inc. | ||
![]() | ||
comic publishing company • eldonejo vd | ||
Dum | junio 1961 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Atlas Comics | |
Jura formo | usona korporacio | |
Fondintoj | Martin Goodman vd | |
Sidejo | 135 W. 50th Street, Novjorko, Usono | |
Lando | Usono | |
Agokampo | komiksoj | |
Posedata de | Walt Disney Company vd | |
filiaj kompanioj | Male Publishing Corporation • Marvel Press • Epic Comics • Max • Marvel Music • Ultimate Marvel • Marvel Comics 2 • Ultimate Universe • Amalgam Comics • Marvel Knights vd | |
Posedataj kompanioj | Amazing Fantasy • Tales of Suspense • Tales to Astonish • Strange Tales • Super Conan • Welsh Publishing vd | |
TTT | www | |
Fermi
Marvel komencis en 1939 kiel Timely Comics, kaj en la fruaj 1960-aj jaroj, ĝi ĝenerale iĝis konata kiel Atlas Comics. La markigo Marvel komencis en 1961, la jaron kiam la kompanio publikigis Mirinda Kvaropo kaj aliajn superheroojn kreitajn de Stan Lee, Jack Kirby, Steve Ditko kaj multaj aliaj.
Inter la roluloj de la kompanio troviĝas: Spiderman, Mirinda Kvaropo, Kapitano Ameriko, La Venĝantoj, Iron Man, Toro, Hulk, Wolverine, Daredevil, La Punanto, Silver Surfer kaj X-Men.
En aŭgusto 2009, la multnacia Walt Disney aĉetis Marvel Entertainment kontraŭ 4.000 milionoj da dolaroj.
- Kategorio Marvel Comics en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)