![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cc/Mart%25C3%25ADn_Sarmiento.jpeg/640px-Mart%25C3%25ADn_Sarmiento.jpeg&w=640&q=50)
Martín Sarmiento
From Wikipedia, the free encyclopedia
Martín SARMIENTO aŭ oficiale Pedro José García Balboa, estis hispana verkisto kaj saĝulo apartenanta al la ordeno de benediktanoj kaj laŭ la skolo al la Klerismo. Naskiĝinta la 9-a de marto de 1695 kaj mortinta en Madrido, la 7-a de decembro de 1772.
Martín Sarmiento | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Pedro José García Balboa |
Naskiĝo | 9-an de marto 1695 (1695-03-09) en Villafranca del Bierzo |
Morto | 7-an de decembro 1772 (1772-12-07) (77-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana • galega |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Alma mater | Universitato de Salamanko ![]() |
Okupo | |
Okupo | religiulo verkisto ![]() |
Lia infanaĝo kaj junaĝo okazis en Pontevedra kaj en 1710 ankoraŭ 15jaraĝa translokiĝis al Madrido kaj iĝis monaĥo. Poste li studis Arton klaj Filozofion en la monaĥejo kiun lia ordeno havis en Irache. Poste li eniris en la Universitato de Salamanko, por studi Teologion. Poste li profesoris en benediktinaj monaĥejo kaj ĉirkaŭ 1723 kontaktiĝis kun la fama saĝulo kaj samordenano Benito Jerónimo Feijoo. Poste li definitive stliĝis en Madrido.
Li interesiĝis pri lingvoj, ĉefe latinidaj kaj partikulare pri la kastilia kaj pri la galega, kiun li defendis. Li verkis libron en galega titole Coloquio de veinticatro galegos rústicos (parolado de 24 galegaj kamparanoj), danke al kiu oni konas la tiaman galegan. Temas pri 1.200 koploj diritaj de grupo de galegoj kiuj revenas el Madrido kaj rakontas pri la morto de la reĝo Filipo la 5-a kaj pri la festoj de la altronigo de Fernando la 6-a.