![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/14/Mark_Wahlberg_at_the_Contraband_movie_premiere_in_Sydney_February_2012.jpg/640px-Mark_Wahlberg_at_the_Contraband_movie_premiere_in_Sydney_February_2012.jpg&w=640&q=50)
Mark Wahlberg
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mark Robert Michael WAHLBERG naskiĝis la 5-an de junio 1971(nun 1971-06-05) en Bostono, Masaĉuseco estas usona aktoro, kinproduktoro, komercisto, iama fotomodelo kaj iama repisto.[1] Wahlberg estis konata kiel Marky Mark en sia frua kariero kiel ĉefa bildo por la grupo Marky Mark and the Funky Bunch, kun kiu eldonis la albumojn Music for the People kaj You Gotta Believe.
Wahlberg poste transiris al aktorado, kaj laboris en filmoj kiel ekzemple la dramo Boogie Nights kaj la militkomedia dramo Three Kings dum la 1990-aj jaroj. En la 2000-aj jaroj li ĉefrolis en la biografia katastrofdramo The Perfect Storm, la sciencfikcia filmo Planet of the Apes, la ŝtelfilmo The Italian Job kaj filmo reĝisorita de Martin Scorsese The Departed' por kiu li ricevis oksar-premian nomumon por plej bona subtena aktoro. En la 2010-aj jaroj, li ĉefrolis en la batalkomedio The Other Guys kune kun Will Ferrell, la biografia sportdramo The Fighter, la komedio Ted, la militfilmo Lone Survivor, la krimkomedio Pain & Gain, la sciencfikcia batalfilmo Transformers: Age of Extinction kaj la daŭrigo Transformers: The Last Knight, la komedio Daddy's Home, la katastrofofilmo Deepwater Horizon kaj la suspensfilmo Patriots Day.
Wahlberg ankaŭ rolis kiel administra produktoro de kvar HBO-serioj: la komedia dramo Entourage (2004-11), la krimdramo Boardwalk Empire (2010-14) kaj la komediaj dramoj How to Make It in America (2010-11) kaj Ballers (2015-ĝis nun). Wahlberg ricevis stelon en la Trotuaro de Famo en Holivudo la 29-an de julio 2010. Li estas konata pro lia "fortecaj" batalroloj, ofte reprezentas policistojn, armean personaron aŭ krimulojn en siaj filmoj.[2] Li ankaŭ estas konata pro siaj kunlaboroj kun reĝisoroj David O. Russell, Michael Bay kaj Peter Berg.
Mark Wahlberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Wahlberg en Aŭstralio dum februaro 2012 | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de junio 1971 (1971-06-05) (53-jaraĝa) en ![]() | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Beverly Hills • Lasvegaso vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Snowden International School (en) ![]() ![]() | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Donald Edward Wahlberg (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Alma Elaine Donnelly (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Robert Wahlberg (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Rhea Durham (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Brendan Wahlberg (en) ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Mark Wallburg vd | ||||
Okupo | filmaktoro muzikproduktisto repisto televida aktoro aktoro filmproduktoro televida produktoro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1990 ĝis nun | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ted ❦ Scoob! ❦ Transformers vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||