urbodistrikto de Moskvo, Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Marjina Roŝĉa aŭ Bosko de Maria (ruse Марьина Роща) estas distrikto de Nord-Orienta administra arondismento, Moskvo, Rusio.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marjina Roŝĉa |
Marjina Roŝĉa | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
distrikto de Moskvo [+] | |||
Lando | Rusio | ||
Regionoj | Centra federacia regiono, Moskvo | ||
- koordinatoj | 56° N, 38° O (mapo)55.8002777837.61166667 [+] | ||
Loĝantaro | 60 194 [+] (2002) | ||
Marjina Roŝĉa | |||
Vikimedia Komunejo: Maryina Roshcha District [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Areo – 4,68 km2; Loĝantaro – 67 295 en 2016
Nun jam neniu konas la virinon donintan sian nomon antaŭ jarcentoj al la areo. Laŭ alia versio la nomo aperis de tiea vilaĝeto Marjino. Delonge ĝin posedis la princo Ĉerkaskij, kies filino dotis ĝin al sia edzo grafo Ŝeremetev. Marjina Roŝĉa (plue MR) restis en historio de Moskvo kaj la tuta Rusio kiel loko, kie oni ŝatis promeni, pikniki kaj festeni. Ankaŭ tien alvenis moskvanoj por informiĝi pri kadavroj, kiuj konserviĝis en Lazareva tombejo. Ili serĉis tie siajn perdiĝintajn parencojn.
Meze de la 19-a jarcento MR estis disigita per la unua rusia Nikolaeva fervojo kaj la Riga fervojo. Multaj arboj estis elhakitaj, tial pri la bosko mem restis nur bonaj rememoraĵoj en libroj kaj apartaj fragmentoj kiel parkoj, skvaroj ktp. Laŭplane la areon konsistigis la paralelaj stratoj kaj la ortaj stratetoj, kie baldaŭ aperis lignaj konstruaĵoj. Akso de MR estas strato Ŝeremetevskaja, nomita tiel laŭ la nomo de grafo Ŝeremetev, kies Ostankina bieno situas apude. MR iĝis formala parto de Moskvo en 1918.
Fjodor Dostojevskij naskiĝis la 11-an de novembro 1821 kaj travivis siajn infanecon kaj junecon en Mariinskaja malsanulejo por malriĉuloj, kie servis lia patro Mikaelo Dostojevskij kiel kuracisto. En ĝia alo, kie troviĝis lia loĝejo, ekde 1928 funkcias muzeo de la verkisto.
MR estas la unika distrikto de Moskvo, kie samtempe funkcias preĝejoj de la ĉefaj konfesioj de Rusio: Ortodoksismo, Islamo, Judismo kaj Armena Apostola Eklezio.
La 17-an de septembro 2013 okazis inaŭguro de la monakejo.
Du stacioj de la Helverda linio de la Metroo de Moskvo:"Dostojevskaja" kaj "Marjina Roŝĉa" ekfunkciis junie de 2010. Abunda nova konstruado kaj streĉa trafikcirkulado surstrata devigis la urban potencon plibonigi kondiĉojn de la migrantaj pasaĝeroj. Nun ili senprobleme kaj rapide atingas necesajn lokojn en la modernaj vagonoj. Ambaŭ stacioj estas ne nur utilaj konstruaĵoj, sed ankaŭ prezentas unikan, belan stilon de moskva Metroo, kiun oni povas vidi en la ceteraj moskvaj metrostacioj. "Dostojevskaja" ornamita per la marmoraj, nigra-blankaj paneloj kun ilustraĵoj el kelkaj ĉefverkoj de Fjodor Dostojevskij: "Krimo kaj Puno", "Idioto", "La Fratoj Karamazov". Ankaŭ estas granda portreto de la aŭtoro mem. La metrostacion "Marjina Roŝca" beligas la mozaikaj ornamaĵoj prezentantaj malnovajn vidindaĵojn kaj pejzaĝojn de MR. Necesas rimarkigi, ke ambaŭ metrostacioj havas liftojn kaj oportunajn ramplojn por invalidoj, kion antaŭe oni ne praktikis en Moskvo.
En 2016 oni kunligis la metrostacion "Marjina Roŝĉa" kaj Petrovsko-Razumovskaja, kio faris pli utila kaj oportuna la lokan trafikon. Samtempe aperis du novaj metrostacioj: Butirskaja kaj Fonvizinskaja. En "Petrovsko-Razumovskaja" nun estas interkonekto de Lublinsko-Dmitrovskaja linio kaj Serpuĥovsko-Timirjazevskaja linio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.