germana futbalisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Mario Götze estas germana futbalisto. Li naskiĝis la 3-an de junio 1992 en Memmingen, do nun estas 32-jara. Ĝis la jaro 2012 li profesie ludis futbalon en la unua vira teamo de la klubo Borussia Dortmund - antaŭe li jam aktivis en junulaj teamoj de la sama klubo. Poste ĝis 2016 li apartenis al la 1-a vira teamo de la klubo FC Bayern München, sekve ĝis 2022 denove estis en la hejma klubo Borussia Dortmund, ĝis 2022 en la unua vira teamo de la nederlanda klubo PSV Eindhoven kaj ekde aŭgusto 2022 apartenas al la pinta teamo de la klubo Eintracht Frankfurt. Krome Mario Götze ekde la jaro 2010 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-15-, sub-16-, sub-17- kaj sub-21-jaruloj. Matĉe li en la ĉampionado de 2012 rekoneblis per la ĉemiza numero "19". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon per golo farita fare de li en la finala matĉo, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. La sekvajn pintajn ĉampionadojn de 2018 kaj 2021 li ne partoprenis, kaj en la Futbala Mondpokalo 2022 li en la germana teamo rekoneblis per la ĉemiza numero "11".
Mario Götze | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1992 (32-jaraĝa) en Memmingen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Jürgen Götze (en) |
Frat(in)oj | Fabian Götze kaj Felix Götze |
Edz(in)o | Ann-Kathrin Götze (en) (2018–) |
Amkunulo | Ann-Kathrin Götze (en) (2012–) |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | https://www.mario-goetze.com/ |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.