From Wikipedia, the free encyclopedia
Mariaĉo (hispane, mariachi [marjAĉi]) estas tipa meksika muzika ĝenro de la ŝtato Jalisco kaj ĝiaj muzikistoj. La mariaĉmuziko estas tamen nur unu el la multaj facetoj de meksika popolmuziko, kiu tre regioniĝis. Ekstere de Meksikio, mariaĉa muziko estas la plej konata el la multaj meksikaj muzikaj tendencoj.
Mariaĉo uzas ĉefe instrumentojn kiaj gitaroj, violonoj kaj trumpetoj kaj tipe vestas sin per tre ornamitajn folkloraj vestoj ĉefe kun la mondkonata sombrero. La hispanlingva termino Mariachi [marjAĉi] devenas el la angla "mariage" (nupto) ĉar meksikaj muzikistoj estis tradicie dungataj por nuptoj en Suda Usono kaj ĉefe en la areoj kie meksikdevenaj usonanoj abundas.
Unesko aldonis la Mariaĉo-muzikon en 2011 al sia reprezenta listo de majstroverkoj de la parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.