From Wikipedia, the free encyclopedia
María Rostworowski Tovar de Diez Canseco blazono Nałęcz (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1915 en distrikto de Barranco, mortis la 6-an de marto 2016 en Limo) – perua historiistino kaj esploristino de andaj kulturoj, poldevena.
Maria Rostworowska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1915 en Distrikto de Barranco |
Morto | 6-an de marto 2016 (100-jaraĝa) en Limo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Peruo |
Alma mater | Ĉefa Nacia Universitato de San Marcos |
Parencoj | Agustín Tovar Aguilar (en) (patrina avo) |
Okupo | |
Okupo | historiisto etnologo sciencisto |
Ŝi naskiĝis kiel unusola infano de pola nobelo Jan Jacek Rostworowski (1882–1969) kaj perua bienulino Rita Anna Tovar del Valle, naskita en la regiono de Punjo.
Septembre 1934 en Varsovio, en la aĝo de 19 jaroj edziniĝis al grafo Zygmunt Broel-Plater (1907–1980). En 1935 revenis kun li al Peruo. En 1936 naskis filinon, Krystyna kaj divorcis. Post kelkaj jaroj nuptis Alejandro Diez Canseco, kiu – kiel diris – "helpis al mi kompreni la landon".
De 1948 frekventis kiel libera aŭskultanto historiajn studojn en Universidad Nacional Mayor de San Marcos en Limo. Ŝia unua memstara esplorlaboraĵo estis premiita per la Ŝtata Premio (Premio Nacional de Historia) en 1953. En 1964 estis kunfandintino de la Instituto de Estudios Peruanos en Limo, kie laboris ĝis la morto. Ŝi ankaŭ estis kultur-ataŝeo de Perua Ambasado en Madrido (1964–1968) kaj direktoro de Nacia Muzeo pri Historio en Limo (1975–1980).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.