Ŝia Imperiestra Alteco Grandprincino Maria Pavlovna de Rusio, naskita Maria Aleksandrina Elizabeta Eleonora de Mecklenburg-Schwerin (14-a de majo 1854 - 6-a de septembro 1920) estis grandprincino de Rusio. Ŝi estis filino de la grandduko Frederiko Francisko la 2-a de Meklenburgo-Schwerin kaj de la princino Augusta de Reuss-Köstritz. Ŝi estis fama gastigantino en Sankt-Peterburgo post sia geedziĝo al la grandprinco Vladimiro Aleksandroviĉ de Rusio, ŝi estis konata kiel la plej granda el la grandprincinoj[1] kaj pro tio ŝi havis malferman rivalecon kontraŭ sia bofratino la Imperiestrino Maria Fjodorovna.