Grandduko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Grandduko, grand-duko aŭ granda duko estas nobela titolo pli alta ol duko kaj malpli alta ol reĝo – komparebla al princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio, tamen ĝi neniam ekzistis en ties oficiala titolaro. La titolo grandduko unuafoje ekestis en Italio, kiam papo Pio la 5-a en 1569 rangaltigis la duklandon Toskanio al grandduklando, kun Cosimo de' Medici (1519–1574, ne konfuzenda kun lia pli aĝa samnomulo Cosimo de' Medici) kiel unua grandduko.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1f/Grossherzog.jpg/150px-Grossherzog.jpg)
En kelkaj lingvoj (ekzemple angla, franca) oni uzas la saman titolon ankaŭ por grandprinco (ekz-e de Moskvo aŭ Litovio); en aliaj lingvoj (ekzemple germana, nederlanda kaj skandinaviaj lingvoj) oni distingas inter tiuj du titoloj. (Komparu de:Großherzog, en:Grand prince).
Sola nun reganta grandduko estas grandduko Henriko de Luksemburgo.
Vidu ankaŭ: Grandduklando.
- Kategorio Grandduko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)