Margrethe Noll
dana esperantistino From Wikipedia, the free encyclopedia
dana esperantistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Margrethe Caroline NOLL (naskiĝis la 22-an de majo 1874 en Kopenhago, mortis la 30-an de decembro 1962), danino, estis instruistino laŭ profesio, sed ŝi poste laboris ankaŭ kiel sekretariino kaj librotenistino.
Margrethe Noll | |
---|---|
Margrethe Noll | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-a de majo 1874 en Kopenhago, Danlando |
Morto | 30-an de decembro 1962 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | dano |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1907–) |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Ĉu Vi Deziras Korespondi? |
Aliaj aktivaĵoj | prezidantino de CDEL |
Esperantistiĝis en | 1907 |
Ŝi fariĝis Esperantisto en oktobro 1907, kiam ŝi ĉeestis trimonatan kurson organizitan de la gazeto Politiken, kaj gviditan de S-ro Skeel-Giøring, verkinta la unuan danan-esperantan vortaron (1904) kaj lerno-libron (1906). Post la kurso ŝi partoprenis la Konversacian Esperantistan Klubon. De tiam aktive partoprenis en la propagando kaj organizado, precipe per instruado, paroladoj, skribado en gazetoj. Ĉefa gvidinto de la kontraŭ-idista movado en Danujo, ŝi iniciatis kaj partoprenis starigon de diversaj Esperanto-societoj.
Kiam eksplodis la unua mondmilito en 1914, ŝi helpis vojaĝigi la familion Zamenhof hejmen al Varsovio. Ili estis en Germanio survoje al la Universala Kongreso en Parizo; necesis revojaĝi tra la neŭtralaj landoj Danio kaj Svedio, ĉar la limo inter Germanio kaj Rusio estis fermita [1].
Prezidantino de CDEL, 1916-1919, prezidantino de SDE de 1922 ĝis ĉirkaŭ 1935. Kunlaboranto de Esperanto-gazetoj. Sekretariino de Vegetara Ligo Esperantista. Krome ŝi estis komitatano de la internaciaj Esperantistaj Feriaj Kursoj en Elsinoro kaj Vejle. Aŭtoro de lernolibro kies titoloj estas: Kort Vejledning for Begyndere (Mallonga konsilo por komencantoj, 1924) kaj la 16-paĝan frazaron Ĉu vi deziras korespondi? (1940, 2-a, jubilea eldono en 1974). Ŝi entute partoprenis 19 Universalajn Kongresojn.
Ĝis 1955 ŝi estis sekretariino de la Esperanta-Ekzamena Komitato.
Ŝia tombo troviĝas en Garnisons-Tombejo, en Kopenhago. Sur ĝi estas skribite: "Patrino de la dana Esperanta movado".
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.