From Wikipedia, the free encyclopedia
Marcus GHEERAERTS (aŭ Gerards, Geerards) estis artisto de la tudora reĝa kortego. Li naskiĝis en Bruĝo en 1561 aŭ 1562, kaj estis kondukita al Anglio en 1568 de sia patro kaj pentristo Marcus Gheeraerts la pliaĝa, kies verkaro ni apenaŭ konas hodiaŭ. Li estis trejnita de sia patro kaj eble ankaŭ fariĝis lernoknabo ĉe Lucas de Heere. Marcus verkis sian unuan konitan, subskribitan portreton en 1593. Li edziĝis en 1590 kun Magdalena, fratino de la pentristo John de Critz. La geedzoj naskis ses infanojn, el kiuj nur du ŝajne vivis.
Marcus Gheeraerts la malpliaĝa | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Gerards, Marcus the Younger |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1560 en Bruĝo, Graflando Flandrio, Habsburga Nederlando |
Morto | 19-an de januaro 1636 (75-jaraĝa) en Londono, Reĝlando Anglio |
Lingvoj | nederlanda • angla |
Ŝtataneco | Habsburga Nederlando |
Familio | |
Patro | Marcus Gheeraerts the Elder (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo gravuristo vidartisto |
Verkoj | Man in Classical Dress, possibly Philip Herbert, 4th Earl of Pembroke Queen Elizabeth I ('The Ditchley portrait') |
Gheeraerts estis la plej eminenta kaj laŭmoda portretisto de la 1590-aj jaroj, kio li restis eĉ post la morto de la reĝino Elizabeto la 1-a. Li fariĝis la preferata pentristo de la edzino de Anna de Danio, la edzino de Jakobo la 1-a. Dum la dua duono de la 1610-aj jaroj, la bonfamo de Gheeraerts tamen malgrandiĝis pro la konkurenco de novaj elmigritaj rivaloj. Li mortis la 19-an de januaro 1627.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.