![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/af/Passerculus_sandwichensis_crop.jpg/640px-Passerculus_sandwichensis_crop.jpg&w=640&q=50)
Marborda ammodramo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Marborda ammodramo, Ammodramus maritimus, estas malgranda birdo de la grupo de la Amerikaj paseroj kaj genro de Ammodramoj. La 11 specioj de Ammodramus loĝas en marĉoj kaj herbejoj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Marborda ammodramo de Kabo Sable en Nacia Parko Everglades | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ammodramus maritimus (Wilson, 1811) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
{{{specioj de subdivizio}}} | ||||||||||||||
Ammodramus maritimus mirabilis | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskuloj havas brunecajn suprajn partojn kun griza en krono kaj nuko, kaj grizeca sablokolora brusto kun malhela strieco; ili havas malhelan vizaĝon kun grizaj vangoj, blanka gorĝo kaj mallonga akrapinta vosto. Tiuj birdoj montras malgrandan flavan strion ĝuste superokule.
Ties reprodukta habitato estas salaj marĉoj de la marbordoj de Atlantiko kaj de la Golfo de Usono el suda Nov-Hampŝiro al suda Teksaso. La nesto estas malferma tasformo kutime konstruata en sala marsĉo en tajdaj kanejoj kaj herbejoj de spartina. La ino demetas 2-5 ovojn.
Nordaj birdoj plej ofte migras suden laŭlonge de la orienta marbordo de Usono.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/Dusky_Seaside_Sparrow.jpg/640px-Dusky_Seaside_Sparrow.jpg)
Ili manĝas surgrunde aŭ en marĉa vegetaĵaro, foje per plukado en koto. Ili manĝas ĉefe insektojn, marajn senvertebrulojn kaj semojn. Ties manĝareoj estas ofte iom for el la areoj elketitaj por nestumado.
Unu el la kelkaj subspecioj de tiu birdo, nome la Malhela marborda ammodramo (A. m. nigrescens), ĵus iĝis formortinta, kaj la subspecio de la Kabo Sable, A. m. mirabilis, estas endanĝerita. Loĝanta en limigita teritorio sed de necerta valideco estas la Skotta marborda ammodramo, (A. m. peninsulae). Tiuj estis iam konsiderataj separataj specioj.
La alvoko ege similas al raspa zumado, simila al la malproksima Ruĝaflugila agelajo.