La genro Ammodramus aŭ Ammodramoj estas grupo de Amerikaj paseroj de la familio de Pasereledoj. Ammodramus estas latinlingva esprimo por "Sablokurulo." Tipe la genro estas de birdoj emaj je densa herbo kaj surgrunda vivo.
Ammodramoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ammodramus savannarum | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiuj birdoj estas relative malgrandaj, kun grandaj bekoj, ebenecaj kapoj kaj mallongaj vostoj. Ili troviĝas kutime en herbejoj aŭ marĉoj kaj ofte estas malfacile videblaj. Plej parto de ties kantoj estas insektecaj.
Multaj el tiuj birdospecioj malpliiĝis nombre pro habitatoperdo.
La kompleta listo de specioj estas:
- Marborda ammodramo, Ammodramus maritimus
- Malhela marborda ammodramo, Ammodramus maritimus nigrescens (formortinta, 1987)
- Marborda ammodramo de la Kabo Sable, Ammodramus maritimus mirabilis
- Nelsona ammodramo, Ammodramus nelsoni
- Salmarĉa ammodramo, Ammodramus caudacutus
- Lekontea ammodramo, Ammodramus leconteii
- Henslova ammodramo, Ammodramus henslowii
- Bairda ammodramo, Ammodramus bairdii
- Akridomanĝa ammodramo, Ammodramus savannarum
- Herbeja ammodramo, Ammodramus humeralis
- Flavbrova ammodramo, Ammodramus aurifrons
La fosilia Ammodramus hatcheri (Fino de Mioceno de Kansaso, Usono) estis iam lokita en genro Palaeospiza aŭ Palaeostruthus. La unua povus esti ne paseroforma, dum la lasta estis foje sinonima de Ammodramus kiel A. hatcheri malmulte diferenca el la vivantaj specioj.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.