Marŭan la 1-a

kvara Omajada kalifo From Wikipedia, the free encyclopedia

Marŭan la 1-a

Marŭan la 1-a, arabe مروان بن الحكم, Marŭān ibn al-Ḥakam (623-685) estis la kvara kalifo de la Omajada Kaliflando, kiu ekhavis la regadon de la dinastio post liam lia kvazaŭkuzo Mu'aŭija la 2-a abdikis en 684. La surtroniĝo de Marŭan, nome la plej influa membro de la klano, markis ŝanĝon en la branĉo de la omajada dinastio el posteuloj de Abu Sufjan ibn Harb por iĝi posteuloj de al-Hakam ibn Abi al-'As, estinte ambaŭ nepoj de Umaja ibn Abd Ŝams (kiu nomigis la dinastion). Al-Hakam estis nevo-kuzo de la tria el la Kvar Justaj Kalifoj nome Uthman ibn Affan.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Marŭan la 1-a
kalifo de la Omajada Kaliflando
Persona informo
مروان بن الحكم
Naskiĝo 28-an de marto 623 (0623-03-28)
en Mekko
Morto 7-an de majo 685 (0685-05-07) (62-jaraĝa)
en Damasko
Religio islamo vd
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Omajada kaliflando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Omajadoj vd
Patro Al-Hakam ibn Abi al-'As (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Al-Harith ibn al-Hakam (en) Traduki, Yahya ibn al-Hakam (en) Traduki kaj Ubayd Allah ibn al-Hakam (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Aiŝa bint Mu'aŭija ibn al-Mughira
Fakhitah bint Abi Hashim (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Abd al-Malik ibn Marŭan
 ( Aiŝa bint Mu'aŭija ibn al-Mughira)
Muhammad ibn Marwan (en) Traduki
 ( )
Aban ibn Marwan (en) Traduki
 ( )
Bishr ibn Marwan (en) Traduki
 ( )
Abd al-Aziz ibn Marwan (en) Traduki
 ( )
Ubayd Allah ibn Marwan (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Ĥalid bin Jazid (duonfilo)
Marvano la 2-a (nepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo wāli (en) Traduki
politikisto
kalifo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

La profeto Mahomedo sendis ambaŭ kaj ilian patron, Hakam ibn al-'As, al ekzilo, kun la ordono nereveni. Dum la regado de Uthman, li ordonis la revenon de Marŭan kaj eble de lia patro. Marŭan profitis sian rilaton kun la kalifo kaj estis nomumita guberniestro de Medino. Variaj postaj historiistoj kiel Ibn Tajmija kaj la sunaistoj ĝenerale demandas sin pri la aŭtenteco de tiu historio, ĉar ĝi ne venas de verkisto post la morto de Mahomedo.

Oni diras, ke dum la "Kamel-batalo" Marŭan ibn al-Hakam pafis sagon al la femuro de la generalo Talha, pro kio li mortis. Marŭan mortigis Talha revenĝe pro lia perfido al la tria kalifo Uthman.

Marŭan estis elpostenigita de Ali, kaj estis reenpostenigita de Mu'aŭija la 1-a. Marŭan perdis finfine sian urbon kiam Abd Allah ibn al-Zubajr ribelis kontraŭ Jazid la 1-a. De tie, Marŭan iris al Damasko, kie li estis proklamita kalifo post la abdiko de Mu'aŭija la 2-a.

La mallongdaŭra regado de Marŭan estis markita de interna milito inter la Omajadoj same kiel de milito kontraŭ Abd Allah ibn al-Zubajr kiu plue regis en Heĝazo, Irako, Egiptio kaj partoj de Sirio. Marŭan venkis en la interna milito de la Omajadoj, kies rezulto estis ke la nova dinastio de la Omajada Kaliflando venis al marŭanidoj, kiuj anstataŭis la linion de sufjanidoj. Li povis rekonkeri Egiption kaj Sirion el Abdullah, sed li ne povis definitive venki lin tute. La Ĥariĝistoj, dume, estis establintaj sendependan ŝtaton en Centra Arabio kaj estis okazintaj tumultoj en la teritorioj de la aktualaj Irano kaj Irako.

Li estis la patro de Abd al-Aziz (patro de Umar la 2-a), de Abd al-Malik, kiu sukcedis lin kaj de al-Himar (patro de Marŭan la 2-a).

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.