Marŝo al Romo
sukcesa puĉo je oktobro 1922 far Benito Mussolini kontraŭ la registaro de Reĝlando Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Marŝo al Romo (en itala, Marcia su Roma) estis marŝo kun destino al Romo organizita de Benito Mussolini, tiam estro de la Nacifaŝisma Partio, inter la 27a kaj la 29a de oktobro 1922, kiu portis lin al povo en Italio. La marŝo markis la finon de la parlamenta sistemo kaj la komenco de la faŝisma reĝimo. La diktaturo fakte ekvalidis iom poste, je la murdo de Giacomo Matteotti kaj la malpermeso de politikaj partioj de opozicio.