La Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel estas natura rezervejo en la orienta marbordo de Kantabrio, ĉe la Kantabra Maro. Ĝi konsistas el tri areoj: la estuaro de la rivero Asón (inter la municipoj Santoña kaj Laredo, antaŭ la Golfo de Santoña), kaj la marĉoj Victoria kaj Joyel. Ĝi estas la plej grava malsekejo en la nordo de Iberio.
Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Hispanio | ||||
Situo | Kantabrio | ||||
- koordinatoj | 43° 25′ 58″ N, 3° 28′ 57″ U (mapo)43.43277778-3.4825 [+] | ||||
Akvokolektejo | 66,79 km² (6 679 ha) [+] | ||||
Areo | 66,79 km² (6 679 ha) [+] | ||||
Kreo | 21-a de marto 1992 | ||||
Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel | |||||
Vikimedia Komunejo: Marismas de Santoña, Victoria y Joyel Natural Park [+] | |||||
Sume ties areo estas 66 678 hektaroj kaj ampleksas jenajn kantabrajn municipojn: Argoños, Arnuero, Bárcena de Cicero, Colindres, Escalante, Laredo, Limpias, Noja, Santoña kaj Voto. Ĝi estas grava pasejo por migrantaj birdoj de la centro kaj nordo de Eŭropo mezvoje al pli varmaj lokoj. Ĝis nun oni malkovris 130birdospeciojn en la teritorio de la rezervejo.
Faŭno
La plej abundaj mamuloj estas tiaj vivantaj en arbaroj de anzinoj, makisoj kaj herbejoj. Oni trovis en la rezervejo pli ol 30 specioj, interalie sovaĝa kato, apro kaj kapreolo.
Birdoj
En la rezervejo estas abundegaj birdo-specioj. Oni malkovris en ĝi pli ol 130 malsamaj specioj. Ĝi estas gravega trapasejo por migrantaj birdoj, kiel anasedoj, ĥaradrioformaj (bunta kalidro, granda kurlo, arĝenta pluvio, lapona limozo, ktp.) kaj mevoj. Inter la videblaj birdo-specioj plej elstaras jenaj: fajfanaso, granda kurlo, malgranda kurlo, malgranda egretardeo, griza ansero, hematopo, granda kalidro, bunta kalidro, nigravosta limozo, ruĝkrura tringo, ridmevo kaj nigrakola grebo.
Krome, ĝi estas grava migra ripozejo por eŭraziaj plataleoj, kiuj migras de Nederlando tra Francio ĝis la marĉoj de Santoña. Laŭ SEO/BirdLife, triono el la tuta birdaro de tiu specio trairas la marĉaron en ĉiu migrado.[1] En la rezervejo oni ankaŭ sukcese naskigis idojn de ordinara tadorno.[2]
Aliaj du birdo-specioj malofte travintrantaj en Iberio kaj videblaj en la rezervejo estas molanasoj kaj neĝemberizoj.
- Fiŝaglo - En la lastaj jaroj fiŝagloj komencis travintri en la marĉoj
Oni povas vidi birdojn dum la tuta jaro, sed la plej bona periodo estas aŭgusto kaj septembro, kiam ardeedoj kaj ĥaradrioformaj birdoj venas en la marĉojn. En oktobro kaj novembro anseroj kaj anasoj alvenas. En decembro estas la plej granda nombro de birdoj: oni kalkukas, ke tiam estas inter 10 mil kaj 20 mil birdoj, el sume 50 malsamaj specioj.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.