From Wikipedia, the free encyclopedia
Mapourika estas lago situanta sur la okcidenta bordo de Nov-Zelanda Suda Insulo. Ĝi situas je 5 kilometroj norde de glaĉero Franz Josef kaj elfluas en lagunon Okarito. Ĝi estas la plej granda el la okcidentaj bordaj lagoj, glaĉera formaĵo de la lasta glaĉera epoko. La glaĉeraj akvoj jam ne fluas en la lagon, ĝi estas plenigata per freŝa pluva akvo. La ĉirkaŭbaranta arbara grundo donas al la akvo taninojn, pro kio la akvo havas malhelan koloron.
Mapourika | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | Okcidenta bordo de Nov-Zelando | |
Areo de la baseno | 90 km²[1] | |
Landoj de la baseno | Nov-Zelando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 43° 19′ 0″ S, 170° 12′ 0″ O (mapo)-43.316666666667170.282 | |
Supermara alteco | 82 m[2] | |
Surfaca areo | 8,5 km²[3] | |
Maksimuma longo | 5,1 km[3] | |
Maksimuma larĝo | 3,9 km[3] | |
pH-valoro | 7,1 | |
Borda longo1 | 17,5 km[3] | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
La Lake Mapourika situas ĉirkaŭ 90 km sudokcidente de Hokitika[4] kaj 6 km norde de Franz Josef / Waiau[5] kaj 9 km sude de la malgranda setlejo Ōkārito[6], kiu situas apud la okcidenta bordo de Tasmana Maro. La lago havas longecon de 5,1 km kaj maksimuman larĝecon de 3,9 km kaj etendiĝas je areo de proksimume 8,5 km². Je ĝia sudorienta flanko transiras New Zealand State Highway 6[7] kaj tiel igas la lagon rekte alirebla por vojaĝantoj.[8]
Provizata estas la lago, kies areo de baseno havas proksimume 90 km², de la Potters Creek kaj de MacDonalds Creek kaj de diversaj malgrandaj rojoj. La senakviĝo okazas tra Ōkārito River[9], kiu originas en la lago.[8]
Administre la lago apartenas al la regiono West Coast kaj estas parto de Westland National Park[10].[8]
La lago estiĝis per la Franz Josef Glacier, kiam tiu retiriĝis antaŭ proksimume 14 000 jaroj enlanden.[11]
La averaĝa jara temperaturo en la ĉirkaŭaĵo estas ĉe 12 °C kaj la jara pluvokvanto povas esti supozata kun proksimume 5 000 mm (4950 mm (1989)).[12]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.