kolombia universitata profesoro pri la angla, itala kaj Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
Manuel ÁNGEL MUÑOZ estis elstara instruanto kaj diskoniganto de Esperanto en Kolombio, precipe en la urbo Medellín (Medeĝino), inter la jaroj 1960aj kaj 1980aj.
Manuel Ángel Muñoz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1924 |
Morto | 11-an de januaro 2006 |
Lingvoj | Esperanto • hispana • itala • angla |
Ŝtataneco | Kolombio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto universitata instruisto |
Li estis profesia lingvo-instruisto, profesoro de la Fakultato pri Edukado de la Universitato Pontifika Bolivarana (UPB) en urbo Medellín, kaj profesoro pri la lingvoj angla kaj itala, krom Esperanto. Li estis fondinto kaj unua Direktoro de la Lingva Fako de tiu universitato. Profesoro Manuel Ángel Muñoz, iam eĉ sukcesis enkonduki La Internacian Lingvon kiel oficialan studobjekton en tiun Universitaton.
Danke al iniciato de profesoro Manuel Ángel Muñoz, la 24an de septembro de 1970, en Medellín, fondiĝis "Esperanto-Klubo Medeljina".
Kvankam lia ĉefa kaj longa laboro estis en Universitato Pontifika Bolivarana,[1] li ankaŭ estis instruisto en la Universitato EAFIT,[2] la Universitato de Medeĝino[3] kaj la ekonomika universitato CEIPA,[4] kiu nun estas aliĝinta al la Ŝtata Universitato de Arizono.[5]
Li meritis gravajn honorojn kiel: Doktoro Honoris Causa de la UPB, Elstara Profesoro, kaj ricevinto de la Premio Clare de Silva.[6] Li estas aŭtoro de du pedagogiaj gvidlibroj kaj kunaŭtoro de du serioj pri la angla lingvo.
Profesoro Manuel Ángel Muñoz, post dediĉiĝi dum pli ol 50 jaroj al fruktodona edukada laboro, mortis la 11an de januaro 2006, je la aĝo de 82 jaroj.
Jen du artikolojn (en hispana lingvo) verkitajn far profesoro Ángel, publikigitaj en la ĉiusemajna beletristika kromeldono de la ĵurnalo El Colombiano:[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.