Mantineo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mantineo aŭ Mantinea (greke μαντίνεια, kaj nuntempe Paleopoliso) estis unu el la plej antikvaj kaj povoplenaj urboj en Arkadio (Grekio), en kies ĉirkaŭaĵoj okazis du bataloj decidaj en la klasika historio de la lando. Ĝi lokiĝis proksime al la landlimo kun Argolando, sude de Orĥomeno kaj norde de Tegeo. Ĝia patrondio estis Pozidono, kaj laŭtradicie, ĝia nomo devenas el samnoma mitologia rolulo, filo de Likaono.
Mantineo | |
greke: Μαντίνεια | |
municipa unuo | |
Oficiala nomo: Μαντίνεια | |
Lando | Grekio |
---|---|
Duoninsulo | Balkano |
Provinco | Arkadio |
Prefekturo | Tripolo |
Municipo | Mantineo |
Historiaj regionoj | Antikva Grekio, Helena civilizo |
Situo | Tripolo |
- koordinatoj | 37° 37′ 00″ N 22° 23′ 00″ O (mapo) |
Plej alta punkto | 600 |
Areo | 205,393 km² (20 539,3 ha) |
Loĝantaro | 3 510 (2001) |
Denseco | 17,09 loĝ./km² |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 220 05 |
Telefona antaŭkodo | 21 |
Aŭtokodoj | TP |
Situo de Mantineo enkadre de Grekio
| |
Situo enkadre de Eŭropo
| |
Vikimedia Komunejo: Mantineia | |
En modernaj tempoj, ĝi estis unu el la municipoj de la provinco Arkadio (Peloponezo), kies teritoria areo nomiĝis Mantinice (Μαντινική), sed ekde la reformo en la loka administracio okazinta en 2011 ĝi apartenas al municipo Tripolo, de kiu Mantineo estas municipa unuo[1]. Ĝia ĉefurbo estis la vilaĝo Nestani (778 loĝantoj en 2001), en la nordonienta parto de Arkadio. La municipa unuo grandas 205.393 km², kun 3.510 loĝantoj entute. Krom Nestani, aliaj mencieblaj setlejoj estas Artemisio (654 loĝ.), Loukas (653 loĝ.) kaj Kapsas (505 loĝ.).