Manifesto de Raŭmo
manifesto kritikanta malnovajn celojn kaj identecon de Esperanto-movado kaj proponanta novajn celojn kaj identecon; prezentita ĉe la 36-a Internacia Junulara Kongreso en Raŭmo, Finnlando, je 1980 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Manifesto de Raŭmo aŭ Raŭma manifesto estis verkita de unu el tri laborgrupoj pri la kongresa temo "Esperanto en la 80aj jaroj" de la 36-a IJK en Raŭmo, Finnlando. Ĉefe redaktis ĝin Giorgio Silfer kaj Jouko Lindstedt. La teksto ne estis prezentita al la du aliaj laborgrupoj nek al la plenkunsido, sed rekte prezentita al la kongresanoj. Ĝis la fino de la jaro 1980 subskribis ĝin proksimume cent homoj (listo kun nomoj).[1] Malgraŭ la iom nekutima estiĝo (kaj kelkfoje iom nekutima lingvaĵo, ĝi grandparte esprimas la opinion de la diskutintaj gejunuloj.
Krom la Manifesto estiĝis en Raŭmo ankaŭ dua teksto: Esperanto en la 80-aj jaroj kun tri partoj "Celoj kaj konstatoj", "Metodoj kaj rekomendoj" kaj "Informado ekstera"; Ziko Sikosek mencias kaj komentas ambaŭ tekstojn el Raŭmo en sia libro Esperanto sen Mitoj.[2]
Estas rimarkinde, ke la revuo Esperanto bezonis ĉirkaŭ dek jarojn, ĝis kiam ĝi publikigis la tekston de la Manifesto. Antaŭe kaj poste okazis diskutoj en diversaj gazetoj. Eble la plej malbone komprenata parto de la Manifesto estas la paragrafo "Niaj celoj" kun la frazo "Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn …" (sekvas kvar valoroj). Kontraste en diskutoj oni ofte erare asertis, ke anoj de la Manifesto ne volus disvastigi Esperanton, sed nur ĝui la lingvon.[3] Kiel kvazaŭ antitezo al la tradicia konceptaro de Esperanto, la aŭtoroj celis atentigi la esperanto-parolantojn pri la komunuma aspekto de Esperanto, kaj ne sole pri la disvastigo de Esperanto[4].