Nordĉina dialektaro
grupo de varioj de la ĉina lingvaro en norda kaj sudokcidenta Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La nordĉina dialektaro normĉine běifānghuà (北方话 laŭ simpligita skribo, 北方話 laŭ tradicia skribo) estas aro da dialektoj kutime grupitaj kiel unu lingvo de lingvosciencistoj. Ili estas parolataj precipe en la norda kaj sud-okcidenta partoj de Ĉinio, kaj al ili apartenas interalie
- la madarena, la oficiala ĉina normlingvo, enlande nomate pǔtōnghuà, (simpligita ĉina: 普通话; tradicia ĉina: 普通話; pinjino: Pǔtōnghuà)[1].
- la dungana lingvo parolata ĉefe en Kirgizio apartenas al la nordĉina dialektaro.
Ĉi tiu artikolo temas pri la grupo de la norda kaj sud-okcidenta ĉinaj dialektoj. Por informoj pri la oficiale parolata norma ĉinlingvo (Putonghua/Guoyu), vidu la artikolon Norma ĉina lingvo.
Rapidaj faktoj lingvo, ĉina lingvo ...
Nordĉina dialektaro | |
lingvo | |
---|---|
ĉina lingvo | |
Parolantoj | 918 000 000 |
Skribo | ĉina skribo |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | cmn |
Glottolog | mand1415 |
Angla nomo | Mandarin |
Franca nomo | mandarin |
Fermi
Subgrupoj de la nordaj dialektoj estas la nord-orienta dialektaro (interalie parolata en Pekino) kaj la nord-okcidenta dialektaro.
Laŭ Ethnologue, en la jaro 2000 estis 845 456 760 denaskaj parolantoj de nordĉinaj dialektoj, kaj 178 000 000 dualingvaj parolantoj. Ĉar oni konsideras la dialektaron kiel unu lingvon, temas pri la plej multe parolata lingvo en la mondo.