![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fb/Grasslands-menggu.jpg/640px-Grasslands-menggu.jpg&w=640&q=50)
Manĉurio
regiono en nordorienta Azio; nun parto de Ĉinio kaj Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Manĉurio, Manĉurujo [1][2] aŭ Manĝurio (满洲 Mănzhōu) situas en Nord-Orienta Ĉinio, ĉirkaŭ la urbo Harbin kaj entenas la provincojn Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning. Pro historiaj kaŭzoj, la ĉinoj ne preferas tiun nocion, ili pli volonte uzas la terminon Nord-Oriento (东北/東北 Dōngběi). Manĉurio estis okupita en 1931 fare de Japanio, kiu establis la pupŝtaton Manĉuko aŭ Manĉukuo en 1932. Tiu okupado estis kondamnita fare de Usono per Hoover-Stimson-Doktrino. Post kiam la teritorion okupis en 1945 la Sovetunio, la teritorio transiris en 1946 al Ĉinio.
Manĉurio | ||
---|---|---|
Regiono | ||
![]() | ||
historia regiono [+] | ||
Lando | Ĉinio | |
- koordinatoj | 45° 0′ 0″ N, 125° 0′ 0″ O (mapo)45125 | |
![]() |
||
Manĉurio | ||
![]() |
||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/5/50/Manchuria_in_China.png)
La areon limas oriente la rivero Amuro kaj Ussuri, norde la Ĥingan-montaro, okcidente la Ĉina Muro kaj sude la rivero Jalu. Norde kaj oriente limas ĝin Rusio (Siberio), okcidente Mongolio kaj sude Nord-Koreio.
La nocio «Manĉurio» estas relative nova kaj derivita el la loka tunguza popolo manĉuoj.