hungara kuracisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Barono Manó Herczel [hercel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herczel Manó estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis pusztapéteri de 1901. Lia origina nomo estis Herczl Emanuel.
Manó Herczel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Herczl Emanuel |
Naskiĝo | 1-an de julio 1862 en Szeged |
Morto | 28-an de novembro 1918 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Salgotarjani Street Jewish Cemetery (en) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1884) Universitato de Strasburgo Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | kuracisto kirurgo |
Manó Herczel naskiĝis la 1-an de julio 1862 en Szeged. Li mortis la 28-an de novembro 1918 en Budapeŝto.
Manó Herczel devenis el juda familio. Li frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Újvidék, universitatojn en Budapeŝto, Vieno, Parizo, Strassburg. Li akiris medicinan diplomon en Vieno en 1884, poste li samloke estis asistanto. Inter 1886 kaj 1890 li laboris kaj instruis en kliniko de Heidelberg, kie fine li estis docento kaj privata profesoro. Hejmenveninta li establis propran privatan kuracejon, kiun li gvidis ĝis 1914, krome en 1892 li estis nomumita hospitala ĉefkuracisto. En 1894 li iĝis privata profesoro de Reĝa Universitato de Budapeŝto, en 1901 titulara eksterordinara profesoro. Ekde 1905 li estis ankaŭ ĉefkuracisto en Malsanulejo Rókus. En 1912 li baroniĝis. Li okupiĝis ĉefe pri malsanoj en ventro, li operaciis eĉ ĉefministron Géza Fejérváry.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.