Malvidino
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Malvidino estas natura kemia substanco apartenanta al la familio de la antocianinoj, kaj ĝia glukozido estas la ĉefa vegetala pigmento abunda en naturo. La malvidino respondecas pri la blukoloro trovata en la petaloj de la Primula vulgaris. Blukoloraj floroj de la Anagallis monelli ankaŭ posedas grandan koncentriĝon de malvidinoj.
Malvidino | ||
Plata Kemia strukturo | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Malvidino | ||
Malvidino estas antocianino ekzistanta en pluraj fruktoj kaj vinberoj. | ||
Geranio kun forte blua tono de la antocianinoj. | ||
Primula farinosa estas floro kiu enhavas malvidinon. | ||
Kemia formulo | ||
Fizikaj proprecoj | ||
CAS-numero-kodo | 10463-84-0 | |
ChemSpider kodo | 140095 | |
PubChem-kodo | 159287 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Molmaso | 331.2968 g mol−1 | |
Smiles
O(c1cc(cc(OC)c1O)c3[o+]c2cc(O)cc(O)c2cc3O)C | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302+312, H312+332, H332, H334 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P262, P280, P304+312, P351 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
La specio Vitis vinifera, unu el ĝiaj fontoj, respondecas pri la koloro de la ruĝa vino. La blukoloro de la geranio, ĉeestanta en medioj neŭtralaj aŭ acidaj, aŭ la blanka koloro (baza medio) de tiu planto elmontras la acidecon aŭ alkalecon de la grundo. Kiel aliaj antocianinoj, ĝi posedas fortan kontraŭoksidan aktivecon. Pura malvidino en la naturo malofte okazas. La malkomponiĝo de la malvidino donas lokon al la siringata acido, trovata en la siringo.