Baja California
From Wikipedia, the free encyclopedia
Baja California [Baĥa kaliFORnja] (Esperantigite: Malsupra Kalifornio) estas federacia subŝtato de Meksiko. Ĝi konsistigas la nordan parton de Kalifornia Duoninsulo, kies alia parto estas la provinco Baja California Sur.
Baja California | ||||
---|---|---|---|---|
Federacia subŝtato | ||||
Flago | Blazono | |||
subŝtato de Meksiko [+] | ||||
Lando | Meksiko | |||
Supermara alteco | 578 m [+] | |||
Koordinatoj | 30° N, 115° U (mapo)29.95-115.11666666667 | |||
Ĉefurbo | Mexicali | |||
- koordinatoj | 30° N, 115° U (mapo)29.95-115.11666666667 [+] | |||
Akvokolektejo | 71 450 km² (7 145 000 ha) [+] | |||
Areo | 71 450 km² (7 145 000 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 3 315 766 [+] (2015) | |||
Denseco | 46,41 loĝ./km² [+] [+] | |||
Subŝtatestro | José Guadalupe Osuna Millán (ekde 1-a de novembro 2007) |
|||
Horzono | UTC-08:00 [+] | |||
Poŝtkodo | 21, 22 [+] | |||
ISO 3166-2 | MX-BCN | |||
|
||||
Baja California | ||||
Vikimedia Komunejo: Baja California [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Baja California havas areon de 60 921 km² kaj loĝantaron de proksimume 3,1 milionoj;, kies plejparto vivas en la urboj Mexicali kaj Tijuana. Entute en Baja California ekzistas nur 5 komunumoj (vidu la liston de komunumoj en Baja California. Norde la provinco limas al la usona provinco Kalifornio, kun kiu ĝi iam formis unuon; tiu limo estas la plej longa tera limo. Nord-oriente ĝi limas al la meksika provinco Sonoro. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-BCN".
Mexicali, kvankam ne tiom granda kiom Tijuana, estas la ĉefurbo; ĝi situas en la nordo. Pro la malmulteco de la eksterurbaj loĝantoj la provinco dividiĝas en nur kvin komunumojn (municipojn): la du jam menciitaj urboj kaj Ensenada, Playas de Rosarito kaj Tecate.