From Wikipedia, the free encyclopedia
Mexicali estas metropolo en Meksiko, universitata urbo kaj limpasejo, kie estas ĉefurbo de subŝtato Baja California kaj sidloko de Mexicali (komunumo).
Mexicali | |||||
---|---|---|---|---|---|
loĝlokoj de Meksiko limurbo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 21000–21399 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 034 224 (2019) [+] | ||||
Loĝdenso | 9 072 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 40′ N, 115° 28′ U (mapo)32.663333333333-115.46777777778 [+] | ||||
Alto | 8 m [+] | ||||
Areo | 114 km² (11 400 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mexicali [+] | |||||
Mexicali situas laŭ landlimo de Usono en norda parto de la lando. Tijuana troviĝas je 163, Los-Anĝeleso je 368, Meksikurbo je 2661 km-oj.
Indianoj vivis tie ĝis alveno de hispanoj. La teritorio apenaŭ estis loĝata pro la dezerto. Por ŝpari tempon, oni konstruis fervojon trairantan. En la 1880-aj jaroj oni tie fiksis la novan landlimon, poste en 1900 usonanoj ricevis permeson konstrui kanalon. La konstruado tiris multe da homoj (tiam alvenis ankaŭ ĉinoj). Mexicali oficiale fondiĝis en 1903. La loknomo enhavas mallongigojn de Meksiko kaj Kalifornio. La kanalo ebligis produkti tritikon, kotonon kaj legomojn. Inter la mondmilitoj estis grava negoco la kontrabandado, precipe pri alkoholoj. En 2010 tertremo okazis.
Dekomence Mexicali estas grava centro por kotonoproduktado, sed ankaŭ aliaj branĉoj de agrikulturo restis gravaj. Ekde 2004 siliciovalo fondiĝis, kiu estas produktado laŭ la plej moderna teknologio. Ankaŭ turismo gravas.
En Mexicali dezerta klimato regas. Jare pluvas nur po 75 mm. La temperaturo estas somere 42 °C (foje pli), en januaro preskaŭ frostopunkto. Dum la historio nur unuafoje neĝis.
Mexicali havas internacian flughavenon kaj fervojon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.