Malsupra Aŭstrio
federacia lando de Aŭstrio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Malsupra Aŭstrio (germane Niederösterreich [Nideresterajĥ]) estas federacia lando de Aŭstrio. St. Pölten estas la ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio. Laŭ areo Malsupra Aŭstrio estas la plej granda kaj laŭ nombro de loĝantoj la due plej granda federacia lando de Aŭstrio. Malsupra Aŭstrio havas limojn al Slovakio, Ĉeĥio kaj al la aŭstraj federaciaj landoj Supra Aŭstrio, Stirio, Burgenland kaj Vieno.
Rapidaj faktoj Flago, Blazono ...
Malsupra Aŭstrio | |
---|---|
(germane: Niederösterreich) | |
Flago | Blazono |
federacia lando de Aŭstrio • historia regiono | |
Baza faktoj | |
Ĉefurbo | St. Pölten |
Plej granda urbo | St. Pölten |
Himno | Oh Heimat, dich zu lieben |
ISO 3166-2 | AT-3 |
Mallongigo | NÖ |
TTT-paĝo | http://www.noe.gv.at/ |
Mapo: Malsupra Aŭstrio en Aŭstrio | |
Politiko | |
landestro | Johanna Mikl-Leitner (ekde 19-a de aprilo 2017) |
Reganta partioj | ÖVP, SPÖ kaj FPÖ (laborinterkonsento inter ÖVP und SPÖ) |
Landa parlamento (56 Mandatoj) |
ÖVP 31 SPÖ 15 FPÖ 6 Verduloj 4 |
Lasta balotado | 9-a de marto 2018 |
Sekva balotado | 2023 |
Loĝantaro | |
Loĝantoj | 1.608.590 (provizore por dua kvarono de 2010) |
Loĝdenso | 84 loĝantoj/km² |
Geografio | |
Areo | 19.177,78 km² |
Amplekso | 178 km (Nord-Sude) 196 km (okcident-oriente) |
Plej alta punkto | 2.076 m (Schneeberg) |
Plej malalta punkto | 139 m (komuno Berg) |
Administracia subdivido | |
Distriktoj | 4 statutaj urboj 21 distriktoj |
Tribunaldistriktoj | 32 |
Komunoj | 573 |
— el ili urboj | 75 |
— el ili bazarkomunoj | 326 |
Mapo: Disktriktoj en Malsupra Aŭstrio | |
Fermi
Vieno, kiu estas memstara federacia lando de Aŭstria ekde 1922, estis la ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio ĝis 1986. Post plebiscito St. Pölten fariĝis la ĉefurbo ekde 1986 (Aliaj kandidatoj estis Baden, Krems kaj Wiener Neustadt). Malgraŭe, la regado kaj la administracio de Malsupra Aŭstria loĝigis en Vieno ĝis la transloĝigo en 1996.