From Wikipedia, the free encyclopedia
Plebiscito estas demokratia decido de la popolo de ŝtato en rekta voĉdonado, ne per reprezentantoj.
En kelkaj landoj estas leĝoj, kiuj permesas al certa malplimulto de la popolo proponi demandon al plebiscito.
Speciala formo de plebiscito estas referendumo, en kiu la popolo decidas, ĉu akcepti aŭ malakcepti decidon proponitan de parlamento. Alia diferenco estas, ke plebiscito normale koncernas fundamentan demandon pri suvereneco, referendumo ne nepre. En la praktiko la distingo inter la du nocioj ne ĉiam estas klara.
La vorto devenas de la latina esprimo plebis scitum = "decido de la popolo/plebo".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.