municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Malpartida de Cáceres estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Malpartida de Cáceres | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vilaĝo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10910 | ||
Retpaĝaro | malpartidadecaceres.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Víctor del Moral | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 461 (2008) | ||
Loĝdenso | 120 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 27′ N, 6° 30′ U (mapo)39.445575-6.5058549 [+] | ||
Alto | 371 m [+] | ||
Areo | 33,73 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Malpartida de Cáceres [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas malpartideños. La censita populacio en 2008 estis de 4.461 loĝantoj.
Malpartida de Cáceres estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Llanos de Cáceres, je altitudo de 371 m; je nur 11 km de Cáceres, provinca ĉefurbo (al kiu ĝi funkcias kiel kvartalo aŭ dormurbo) kaj je 71 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 33,73 km². Ĝi situas je la koordenatoj:
Estis setlejoj en la epokoj prahoma, antaŭromia, romia, islama kaj mezepoka. La fondo kiel vilaĝo eble datiĝas de la 13a jarcento post la Reconquista de Cáceres. En la 16a jarcento okazis la etendo de la kerno, kiel urba disvolvado de stratoj ampleksaj kaj rektaj kun forma triangula, formata de blankaj domoj. En 1833 Malpartida sendependiĝas de Cáceres.
Kiam oni konstruis la fervojon en la 19a jarcento, la stacion por Arroyo de la Luz kaj Malpartida de Cáceres oni konstruis en intermeza punkto en loko apartenanta al municipo de Cáceres. Ĉirkaŭ tiu stacio aperis la domaro de Estación Arroyo-Malpartida, kiu enhavis ĝis 1000 loĝantoj kaj aktuale, post la fermo de la stacio, estas preskaŭ senhoma.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj konstruado lastatempe. Turismo ĉefe danke al proksimeco de Cáceres.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.